Platgermana lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.2+) (robota modifo de: fa:زبان آلمانی پایین
Köök estas singularo
Linio 28:
Iam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la [[Hansa Ligo]], kaj estis komerca interlingvo de [[Londono]] ĝis [[Novgorodo]] kaj tra la [[Balta maro]]. Pro tio, ĝi forte influis la [[dana lingvo|danan]], [[norvega lingvo|norvegan]] kaj [[sveda lingvo|svedan]] lingvojn, en kiuj granda parto de la vortaro ĝis hodiaŭ estas platgermandevena.
 
Ankaŭ en la baltaj landoj senteblas la kultura kontakto kun la platgermana lingvo: en [[Tallinn]], la ĉefurbo de [[Estonio]], ekzemple la plej granda turo de la mezepoka urbomuro ankoraŭ hodiaŭ platgermane nomiĝas "Kiek in de Köök" (Rigardo en la kuirejojnkuirejon), ĉar en la urbo oni - se iel la vetero ebligis - subĉiele kuiris en internaj kortoj de la domoj, kaj el la urbomura turo eblis rekte enrigardi la grandajn kaldronojn de la najbaraj domoj. En la [[litova lingvo]], kiu principe alprenas tre malmultajn fremdajn vortojn, multaj slangaj vortoj estas platgermanaj, ekzemple ''biški'' (platgermane ''n bischken'' aŭ ''n bejten'', iomete), ''knopkė'' (platgermane ''Knopke'', butoneto) aŭ ''šnekėti'' (platgermane ''schnacken'' aŭ ''snacken'', babili).
 
El lingvistika vidpunkto, historiaj antaŭŝtupoj de la nuntempa platgermana lingvo estas la [[malnovsaksa lingvo|malnovsaksa]] kaj poste [[mezmalaltgermana lingvo]]j.