Etnoĵazo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 13:
 
Parte sendepende de ĉi tiuj evoluoj muzikproduktistoj kiel [[Joachim Ernst Berendt]] provis jam en la 1960-aj jaroj, estigi rekta interkruciĝon per tio, ke ili laŭ la devizo ''Ĵazo renkontas la mondon'' starigis renkontiĝojn de muzikistoj el certaj landoj de la subevoluigitaj landoj kun [[ĵazmuzikisto]]j. Ĉi tiuj renkontiĝoj funkciis aparte tiam, kiam la ĵazmuzikistoj akceptis la sonlingvaĵojn de la respektivaj muzikoj. Jen estas elstarigendaj precipe la renkontiĝoj de [[Tony Scott]] kun la ''Indonezia Ĉiustelularo'' ĉirkaŭ Bubi Chen aŭ de John Handy (kaj simile ankaŭ de Charlie Mariano) kun barataj muzikistoj, sed ankaŭ la kunmuzikado de [[Ornette Coleman]] kun la marokaj majstromuzikistoj el Ĵuĵuko: Coleman "estis trovinta temon, iaspecan ritmomodelon, kiu estis perfekta interligilo inter sia lingvaĵo kaj ilia, kaj direktante ilin je la ludo, li sukcesis teksi ĉirkaŭ la ritmomodelon tutan simfonion de ŝanĝiĝaj teksaĵoj. Kaj li evoluigis la pecon je tri movimentoj, tiel ke ĝi havis riĉan forman simetrion." <ref>Robert Palmer laŭ Peter Niklas Wilson kaj Ornette Colemann. Oreos-Verlag 1989, ISBN 3-923657-24-2 resp. http://www.oreos.de/coleman_leseprobe.htm</ref>
 
Etnoĵazo estas aparte ekde la 1990-aj jaroj ja [[ĵazo]] laŭ usona kaj eŭropa kompreno, sed intermiksita per tipaj muzikaj distingiloj de ne-superregantaj kulturoj. Ĉi tiuj estas unuaflanke muzikaj tradicioj el ne-usonoaj resp. ne-eŭropaj regionoj, aparte el Ĉinujo kaj sudorienta Azio. Aliaflanke tamen ankaŭ povas estis randecaj eŭropaj tradicioj kiel ekzemple tiuj de la [[sameoj]], de la [[ciganoj]],<ref>Jen aparte elstarigenda la evoluo de [[flamenkoĵazo]] en Hispanujo ekde 1980.</ref> de la [[sintioj]] aŭ ankaŭ de alpolandaj popoloj ("alpolanda kunfandomuziko") aŭ ankaŭ tradicioj de la usonaj praloĝantoj, kiujn Jim Pepper en siaj pecoj ekzemple kunligas kun la lingvaĵo de ĵazo.
 
== Fontoj ==