Esperanto-parko (Vieno): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
==Historio==
 
La statuo devis migri en la jaro [[1992]] de Borso-parko - kie la busto staris ekde la [[1958]]-a jaro<ref>Tienadekvataj informoj mankas, kiu aŭ kiuj starigis la statuon, pro kio?</ref> -, al la nuntempa Esperanto-parko, ĉar la urba komunumo [[Vieno]] bezonis la parkon por novkonstrui [[Hermann GMEINER]] [Gmajner]-parkon. La aŭstro Hermann GMEINER estis la fondinto de la [[SOS-Infanvilaĝo|SOS-Infanvilaĝoj]].
 
La solena inaŭguro de la Esperanto-parko okazis kadre de la 77-a [[Universala Kongreso]] en Vieno la 25-an de julio [[1992]]. Dum la inaŭgura ceremonio la alvenintojn bonvenigis muzikista duo Margarete ZINK [Cink] kaj Thomas KLEEMANN, el [[Germanio]], per [[Beethoven]]-dueto. Sekvis salutvortoj de d-ro [[Hans Michael MAITZEN]] [Miĥael Majcen], flanke de [[AEF]] kaj parolado de la prezidento de [[UEA]], prof-ro [[John WELLS]]. Aŭstra veterano, Emil VOKAL, deklamis poemon de [[Hugo STEINER]] [Ŝtajner] pri ZAMENHOF kaj poste festparolis mag. [[Herbert MAYER]] [Majer] en la nomo de la [[Esperantomuzeo]] en Vieno, citante i.a. vortojn de la kreinta de Esperanto. La [[manifestacio|manifestacion]], en kiu partoprenis cento da personoj, fermis muzika prezentado fare de la samaj artistoj.