La knabo en striita piĵamo (filmo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Post tiu evento, Ŝmuel estas sendata al la komandista domo por purigi glasojn. Bruno, nekonscia pri la konsekvencoj, donas al la amiko iom da kuko. Kiam Kotler vidas iom da kukerojn ĉe la lipoj de Ŝmuel, kaj akuzas lin pri ŝtelado, Ŝmuel diras al la oficiro ke Bruno estas lia amiko kaj donis al li la kukon. Timigita per la agresemo de Kotler, Bruno asertas ne koni la servan knabon kaj mensoge asertas ke Ŝmuel jam manĝis la kukon kiam li eniris. Kotler informas al Ŝmuel ke ili "havos interparoleton pri kio okazas al ŝtelantaj ratoj". Bruno ne vidas la amikon dum pluraj tagoj, kaj kiam li fine revenas al la barilo, li havas ŝveliĝintan nigran okulan areon. Tamen li pardonas al Bruno kaj la du restas amikoj.
 
Elsa malsamopinias pri la kontraŭjudisma nazia ideologio sed estas tro timigita esprimi sian opinion, kvankam ŝi protestis pri la kruela trakto de Pavel fare de Kotler. Kiam Kotler senpripense mencias la [[krematoriokremacio|kremaciejo]]jn, ŝi ekkonscias ke la edzo prezidas amasmurdejon kaj ne laborigan institucion. Ŝi konfrontas la edzon pri tio, kaj ili decidas ke Elsa prenos la du infanojn al la onklino en la eta universitata urbo [[Hajdelbergo]], malproksime de la militaj frontoj kaj de ĉiuj koncentrejoj.
 
La tagon antaŭ ol Bruno forvojaĝu, Ŝmuel malkaŝas ke la antaŭan tagon malaperis lia patro. Vidante bonan eblecon kompensi la antaŭan timeman mensogon, li fosas truon sub la barilo, metas la striatan piĵamon kiun Ŝmuel antaŭe ŝtelis por li, kaj enŝteliĝas en la koncentrejon por serĉi kun la amiko ties patron. Bruno hororiĝas pro tio kion li vidas. La malhomeca trakto, malsatado kaj malsanado estas forta kontrasto al la nazia filmo ''"[[Terezín|Theresienstadt]]"'' kiu antaŭe formis liajn impresojn pri koncentrejo. Dum la serĉo pri la patro de Ŝmuel, ili estas miksataj en grupon de judoj kiuj portiĝas al la koncentreja gasmurdejo.
 
En la komandista domo, la foresto de Bruno estas rimarkata kaj Elsa interrompas konferencon de la edzo, informante lin pri la foresto de la filo. Post kiam la patrino trovas la malferman fenestron tra kiu eliris Bruno, Ralf kaj liaj gardistoj eniras la koncentrejon por serĉi pri Bruno, dum Elsa kaj Gretel sekvas. En la gasmurdejo dume la du knaboj kun la aliaj anoj de la grupo estas devigataj nudiĝi, en suspekto ke ili nur duŝu. Ili eniras la gasejon kaj kiam la mortiga gaso enfluas, la malliberuloj ekkrias kaj pugnofrapas la ŝlositajn pordojn. Ralf kun siaj gardistoj alvenas en forlasita dormejo kaj ricevas la informon ke la gasmurdo procedas temposkeme. Ralf elkrias la nomon de la filo, dum Elsa kaj Gretel falas al la genuoj, kiam ili trovas la forlasitajn vestaĵojn de Bruno kaj komprenas ke li kunmurdiĝis.