Lasta juĝo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La Lasta juĝo (aŭ Lasta Juĝo) estas la lasta, fina juĝo de la dioj pri la homaro aŭ pri la unuopaj homoj, laŭ iliaj pensoj, vortoj, agadoj. En iuj religioj (ekz. kristanismo) la juĝo rilatas ankaŭ la vivantojn kaj mortintojn, en aliaj religioj (ekz. afrikaj animismaj religioj), la punado aŭ premiado okazas nur postmorte, laŭ la pli fruaj agadoj.
En la revelaciaj religioj (tio estas en zoroastrismo, juda religio, kristanismo kaj en la islamo) elformiĝis riĉa pensimago ĉirkaŭ la nocio de la Lasta juĝo. La zoroastrismo instruas, ke la spirito atendas postmorte tra tri noktoj en la tombo kaj la kvaran tagon ĝi iras al la Ponto de la Venĝanto, kie oni mezuras ĝiajn agadojn. Se la Bono plimultas, la spirito povas transiri la ponton en la ĉielregnon, sed la
La fruaj judaj profetoj emfazas la tagon de Dio de Izraelo, Jahveo, kiun oni nomas ankaŭ tago de la Dio. Tiam ĝi prijuĝas Izraelon kaj ĉiun alian nacion kaj komenciĝas la rekta regado de la Dio, Reĝlando de Dio.
Linio 10:
En la fruepoka kristana arto, Kristo estis figurigita kiel juĝisto kaj reviviganto de la mortintoj. Al la sceno de la lasta juĝo apartenis ankaŭ la mezurado de la spiritoj, disigo de la savotoj kaj damnotoj, prezento de la Paradizo kaj infero. La romanik-stilaj artistoj volis prezenti eĉ pli terurajn scenojn: ili prezentis Kriston kiel rigoran juĝiston, kiu ofte prenas glavon, ĉirkaŭ li troveblas la kvar mistikaj figuroj de la apokalipso (aglo, leono, taŭro, anĝelo). La gotika stilo prezentis belan Kriston kun vundo sur la dekstra flanko, kaŭzita de lanco; li suprenlevas ambaŭ krurojn, emfazante la oferon. Lin ĉirkaŭas la iloj de la kalvario: la kruco, la najloj, la lanco kaj la dorna krono. Apud li staras la porparolantaj sanktuloj kaj la juĝon traplektas optimismo. En la 16-a jarcento, Mikalenĝelo pentris raike alain formon de la Lasta juĝo (1533–41): sur freŝko de la roma Sikstus-kapelo, Kristo estas duonnuda, senbarba, aspektas kiel pagana dio, kiu faras minacan movon al la damnitoj.
La islamo ankaŭ ampleksigis per riĉa fantazio la instruon pri la lasta juĝo, kiu apartenas al la kvin plej gravaj tezoj de la muzulmana kredo. Post la morto, la spiriton demandas du anĝeloj [[
La lasta juĝo aperis jam en la antikva oriento, tiel en la egipta religio oni prijuĝis laŭ la koro de la mortinto. Oni metis ĝin sur pesilon de dio Anubis. Se la koro estis malpeza, tio pruvis la bonkorecon de la mortinto, tiel ties spirito eniris la landon de la feliĉuloj,kie regis la dio de la mortintoj, Oziris. Se la koro estis peza, tiam la spiriton neniigis ĉionvoranta monstro.
|