Lasta juĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La Lasta juĝo (aŭ Lasta Juĝo) estas la lasta, fina juĝo de la dioj pri la homaro aŭ pri la unuopaj homoj, laŭ iliaj pensoj, vortoj, agadoj. En iuj religioj (ekz. kristanismo) la juĝo rilatas ankaŭ la vivantojn kaj mortintojn, en aliaj religioj (ekz. afrikaj animismaj religioj), la punado aŭ premiado okazas nur postmorte, laŭ la pli fruaj agadoj.
 
En la revelaciaj religioj (tio estas en zoroastrismo, juda religio, kristanismo kaj en la islamo) elformiĝis riĉa pensimago ĉirkaŭ la nocio de la Lasta juĝo. La zoroastrismo instruas, ke la spirito atendas postmorte tra tri noktoj en la tombo kaj la kvaran tagon ĝi iras al la Ponto de la Venĝanto, kie oni mezuras ĝiajn agadojn. Se la Bono plimultas, la spirito povas transiri la ponton en la ĉielregnon, sed se la Malbonaj agadoj plimultas, la ponto iĝas tiel mallarĝa, ke la spirito defalas en la malvarman, malluman abismon de la infero. Tio ne estas ankoraŭ la fino, ĉar la potencon de la estro de la demonoj, Ahriman, renverŝas fine la Saĝa Sinjoro, Ahura Mazda, kaj revivigas (resurektigas) ĉiun homon. Li faras la lastan juĝon kaj refasregas la Bonon de la Mondo.
 
La fruaj judaj profetoj emfazas la tagon de Dio de Izraelo, Jahveo, kiun oni nomas ankaŭ tago de la Dio. Tiam ĝi prijuĝas Izraelon kaj ĉiun alian nacion kaj komenciĝas la rekta regado de la Dio, Reĝlando de Dio.
 
La fruaj judaj profetoj emfazas la tagon de Dio de Izraelo, Jahveo, kiun oni nomas ankaŭ tago de la Dio. Tiam ĝi prijuĝas Izraelon kaj ĉiun alian nacion kaj komenciĝas la rekta regado de la Dio, Reĝlando de Dio.
 
La kristanismo pluevoluigis la penson pri la lasta juĝo kaj instruas, ke antaŭ tio alvenas duafoje kaj glorplene Kristo. Post tio ĉiu homo aperas antaŭ la prijuĝanta Dio.