Hexe Lilli – Die Reise nach Mandolan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 33:
En la malproksima barata regno ''Mandolan'' regas ĥaoso: La reĝa trono estas malice prisorĉata, kaj la grand[[veziro]] ''Guliman'' (Jürgen Tarrach), kiun la sorĉo ripete forte forkatapultas de la trono, sennerviĝinte petas la helpon de la knabina sorĉistino Lilli. Ŝi per magiaj diraĵoj aranĝu ke denove eblas sidi sur la trono kaj ke la regno Mandolan denove havu formalan reganton. Sed kiam la knabino kune kun sia amiko, la malgranda kaj mallerta drako ''Hektor'', alvenas en Mandolan, ŝi malkovras ke la potencoavida grandveziro kaŝas intrigon: La veziro taskigis la strangan magiiston ''Abraŝ'', malliberigi la veran reĝon Nandi, kaj la trono prave protestas kontraŭ tio ke la uzurpanto sidu sur ĝi.
 
Bonŝance la knabina sorĉistino povas fidi je siaj magiaj kapabloj kaj je la saĝa strata knabo ''Musa'' ([[Tanay Chheda]]). Kune la triopo de Lili, Musa kaj la draketo Hektor komencas aventuran vojaĝon, kiu sur malstabilaj motorciklaj busetoj kaj elefantoj gvidas al la pordegoj de la "malpermesita urbo". Tie Lili bezonas ĉiun kuraĝon en la kampanjo liberigi reĝon ''Nandi'' kaj plej rapide transportigi lin al Mandolan, por ankoraŭ malebligi la troniĝon de Guliman. Krome la draketo Hektor malsaniĝis: lia malfeliĉa amo al la virina botela spirito ''Suki'' kaj misteraj violkoloraj punktoj sur la verda draka haŭto zorgigas ne nur lin, sed ankaŭ la amikojn Lili kaj Musa.
 
== Fono ==