Wiesław Kotański: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 5:
Wiesław Kotański mem asertis, ke post multaj jaroj komencis ''fari la unuajn paŝojn insistante enŝteliĝi en la sekretoj de la japana parolo kaj kulturo'' en Japana Sekcio de la Orientkona Lernejo ĉe Orienta Instituto subvenciata de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de la [[Dua Pola Respubliko]] kiel centro de politikaj studoj pri terenoj de [[Sovetunio]], [[Azio]] kaj [[Afriko]] (sovetologiaj kaj [[orientalistiko|orientalistikaj]]). Tie la unuan fojon ektuŝis la [[japana]]n lingvon, kiu dum trijaraj studoj, estis la ĉefa lingvo krom la [[malaja]], [[angla]] kaj [[rusa]].
 
En 1955 sukcesis fondi Japanologian Fakon ĉe Katedro de Ĉinologio de la Varsovia Universitato. Eminenta fakulo pri la historio de [[Japanio]], [[lingvoscienco]], [[religioscienco]], kulturologio, la aŭtoro de pluraj laboraĵoj, tradukinto i.a. de du fundamentajn libroj: ''Dek mil folioj. Antologio de la japana literaturo'' kaj ''[[Koĝiki]], aŭ Libro de pramalnovaj okazintaĵoj''.
 
En 1977 estis distingita per la Ordeno de la Sankta Trezoro pro atingoj en esplorado de la japana kulturo.