Hieda no Are: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Hieda no Are''' (japane 稗田 阿礼) estis japana rakontisto (''katari'') en fino de la sepa, komence de la 8-a jarcento. Ŝi apartenis plej verŝajne al recitista gildo (''katar...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Hieda no Are''' (japane 稗田 阿礼) estis [[Japanio|japana]] rakontisto (''katari'') en fino de la sepa, komence de la 8-a jarcento. Ŝi apartenis plej verŝajne al recitista gildo (''katari-be''), kies tasko estis la prezento de tradiciaj tekstoj dum la kortegaj ceremonioj.
 
Pri la vivo de Hieda no Are oni scias malmulte, eĉ tio estas diskutita, ĉu temas pri viro aŭ virino. Li estis kortegano (''toneri'') ĉe imperiestro [[Temmu]], kiu regis de 672 ĝis 686, laxulaŭ kiu oni kalkulas naskiĝjaron de Hieda no Are je ĉ. 650.
 
En 712, dum regado de imperiestrino [[Gemmei]], notis la kortega skribisto [[Ō no Yasumaro]] - laŭ parola prezento de Hieda no Are - la ''[[Koĝiki]]'', kiu priskribas la mitologion kaj la fruan historion de Japanio kaj ĝi estas la unua detala skriba fonto de la japana literatura historio. Ĉu Hieda no Are tiukaze uzis pli malnovajn skribitajn fontojn aŭ pure recitis parolajn tradiciojn, estas nekonata.