Stella by Starlight: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Portalo Muziko}}
'''Stella by Starlight''' estas komponaĵo de Victor Young, kiu pli malfrue fariĝis [[ĵaza normkanto]]. La kanto publikiĝis en la jaro 1944. Ĝi estis verkita por la filmo ''The Uninvited'', kies titolmelodio ĝi estis.<ref>Victor Young kaj lia orkestro surbendigis la kanton 'Stella by Starlight'' por la filmo. En centra momento de la filmo ĉefrolulo Rod (Ray Milland) diras al Stella (Gail Russell), ke li ludos por li serenadon, ĝuste "To Stella by Starlight". La kanto pli malfrue aperis en kromaj filmoj, ekzemple en ''The Nutty Professor'' (kie Jerry Lewis kantas ĝin al Stella Stevens) kaj en la filmo ''Sabrina'' (kiel ero de la peco ''The Party Sequence'').</ref>
 
== Strukturo ==
La kanto estas „harmonie abunda, preskaŭ [[impresionisma muziko|impresionisma]] peco“ kaj memoras pro sia [[rapsodio|rapsodia]] karaktero al [[Sergej Rachmaninoff]]. La komponaĵo, kiu staras en [[G-maĵoro]], havas klare [[maĵoro|maĵoran]] karakteron. La strukturo estas pro ĝia 32-takta A1-B-C-A2-formo nekutima, je kio la parto A2 havas tre memstarajn trajtojn.
 
Komence la kanto estis nura instrumentmuzikaĵo. Ned Washington verkis en 1946 la kantotekston. Je tio li transprenis la originalan titolon en la tekston, kio klarigas ĝian nekutiman pozicion: la titolo aperas nur post tri kvaronoj de la kanto.
 
== Akcepto ==
La sonregistraĵo el 1947 fare de trumpetisto Harry James kaj lia orkestro atingis rangon 21 de la tiamaj popularmuzikaj ranglistoj. Du monatojn poste [[Frank Sinatra]] surdiskigis la kanton „Stella By Starlight“; lia versio ankaŭ atingis la rangon 21.
 
''Stella by Starlight'' fariĝis unu el la plej sukcesaj [[ĵaza normkanto|normkantoj]] same de [[popularmuziko|populara]] kiel de [[ĵaz]]muziko. Laŭ ''jazzstandards.com'' ĝi validas kiel la deka plej ofte surdiskiĝinta normkanto. En ĵazo [[Charlie Parker]] kiel unua surbendigis ĝin dum siaj sonregistradoj januaron de 1952 ĉe [[Verve Records|Verve]], mallonge poste sekvis [[Stan Getz]] (decembron de 1952), poste ekestis pianoversio de [[Bud Powell]] kaj [[ĵazbandego|bandega]] surdiskigo de la orkestro de [[Stan Kenton]]. Pli malfrue [[Miles Davis]] plurfoje surbendigis la pecon, je siaj sonregistradoj por la albumo ''The Complete Live at the Plugged Nickel '' en 1965 je Ĉikago li ludis ĝin abstraktmaniere. Ankaŭ John Abercrombie, [[Dexter Gordon]], [[Bill Evans (pianisto)|Bill Evans]], [[Jim Hall]], [[Keith Jarrett]], [[Joe Pass]], Art Pepper, Joe Lovano kaj multaj aliaj surdiskigis instrumentajn versiojn de ''Stella by Starlight''; kantversioj devenas i.a. de Chet Baker, Ella Fitzgerald, [[Dick Haymes]], [[Ray Charles]] kaj Tony Bennett.
 
== Literaturo ==
* Ken Bloom: ''The American Songbook - The Singers, the Songwriters, and the Songs - ''. New York City, Black Dog & Leventhal, 2005 ISBN 1-57912-448-8)
* Bielefelder Katalog Jazz, 1988 kaj 2002
* [[Hans-Jürgen Schaal (Jazzautor)|Hans-Jürgen Schaal]] (Hrsg.) ''Jazz-Standards. Das Lexikon''; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 9783761814147
 
== Ligoj eksteren ==