Ersigen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Ersigen datiĝas el la jaro [[1112]] kiel ''Ergisingen''. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj, kiuj verŝajne datiĝas el la [[neolitiko]]. En la Allmänd-arbaro ekzistas tombejmonteto el la [[Hallstatt-kulturo|Hallstatt-epoko]] kaj en ''Murrain'' restaĵoj de [[Romio|romia]] bieno. Dum [[mezepoko]] bienposedantoj en Ersigen estis la burgdorfaj civitanoj Senjoroj de Ersigen, kiuj menciiĝis en la jaro 1112 ĝis [[1418]], kaj la [[Monaĥejo Fraubrunnen]]. Post pluraj posedantoj-ŝanĝoj Ersigen en la jaro [[1367]] estis vendita de la Senjoroj de Sumiswald al ''Petro de Thorberg'', kiu transdonis la malaltan [[jurisdikcio|jurisdikcion]] al sia [[Kartuzianoj|kartuziana]] ''Monaĥejo Thorberg''. La supera jurisdikcio per verdikto de [[1473]] estis atribuita al la [[Voktejo Wangen]]. Post la [[reformacio]] en la jaro [[1528]] la kartuziana Monaĥejo Thorberg fariĝis sidejo de berna vokto, al kiu ankaŭ estis submetita Ersigen. Post la fino de la [[Helveta Respubliko]] Ersigen estis atribuita al la [[distrikto Burgdorf]]. Per la dissolvo de la distrikto Burgdorf la 1-an de januaro [[2010]] Ersigen estis integrita al la [[administra distrikto Emme-Valo]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D242.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Ersigen'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2004-11-01)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==