Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 183:
== Danao, filino de Akrisio ==
[[Dosiero:Tizian_012.jpg|300px|thumb|'''''Danao''' ricevas la oran pluvon'', laŭ [[Tiziano]].]]
Laŭ la helena mitologio, '''Danao''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Δανάη'', «soifanta» aŭ «bruligita») estis pranepino de la rolulo antaŭe priskribita, kaj la sola filino de [[Eŭridico]] (filino de [[Lakedemono]]) aŭ [[Aganipo]], kaj [[Akrisio]], reĝo de [[Argolando]] (okcidente de [[Arkadio]], en [[Peloponezo]]). Laŭ ordono de la antaŭa reĝo, la forpasinta [[AbantoAbaso]], Akrisio kaj sia frato [[PretoProito]] devis regi kune la landon, sinsekve ĉiu jare. Sed post lia komenca jaro, Akrisio rifuzis transdoni la tronon al sia frato, akre malamata de li eĉ antaŭ ilia naskiĝo.
 
Tiu malamo inter la du fratoj iĝis eĉ pli profunda kiam Akrisio malkovris sekretan am-rilaton inter PretoProito kaj Danao<ref>[[Servio]]. ''Pri la [[Eneido]] de [[Vergilio]]'', 3.286.</ref>. [[Orakolo]] aŭguris ke li neniam havos viran filon, kaj ke nepo lia mortigos lin. Pro tio li unue izoligis Danaon, kaj post ŝia afero kun PretoProito malliberigis ŝin en alta bronza turo aŭ subtera ĉelo, kvatata de sovaĝaj [[hundo]]j. Tamen, tio ne malebligis la ĉiopovan [[Zeŭso]]n eniri la ĉambron, aliformite en oran pluvon, kaj seksumi la princinon. El tiu am-afero naskiĝis [[Perseo]], unu el la ĉefaj [[heroo]]j en la helena mitologio, kvankam [[Servio]] asertas ke la vera patro de tiu heroo estis lia onklo PretoProito, tiama reĝo de [[Tirinto]].
[[Dosiero:Danae gold shower Louvre CA925.jpg|left|200px|thumb|'''Danao''' kaj la orpluvo, [[-450|450 a.K.]].]]
 
=== Danao en Serifo ===
Akrisio koleriĝis, kaj ne kredis ke la dia reĝo estis la respondeculo (li ankoraŭ suspektis je sia frato PretoProito). Tamen, dubo malkuraĝigis lin mortigi siajn filinon kaj nepon. Li do enfermis ilin en kestegon, kiun li ĵetis en la maron. La dio savis sian amantinon kaj filon, kaj direktigis la keston al la insulo [[Serifo (Grekio)|Serifo]], unu el la [[Cikladoj]] en la [[Egea Maro]]. Tie, la fiŝkaptisto [[Diktiso]] kaptis ĝin en sia reto, ĝustatempe malfermis ĝin kaj trovis Danaon kaj Perseon ankoraŭ vivante. Pro timo, kaj pro tio ke li estis tre malriĉa homo, Diktiso portis la ĵustrovitojn al la palaco de sia frato [[Polidekto]], reĝo de la insulo. Tie Perseo pasigis sian infanaĝon, sed neniam sentis sin komforte, pro tio ke Polidekto ĉiam klopodis allogi Danaon kaj konsideris ŝian filon nur obstaklo<ref>Higeno. ''Fabloj'', 63.</ref>.
 
La situacio iĝis pli kaj pli streĉa kaj kvereloj inter Perseo kaj la reĝo oftis. Do, por liberigi sin de tiu malhelpo, Polidekto elpensis strategion: li anoncis ke li klopodos svati la princinon [[Hipodamio #Aliaj roluloj kiuj nomiĝis Hipodamio|Hipodamion]], filino de [[Pelopso]]. Por tion plenumi (ŝajne), li postulis al ĉiu loĝanto de la insulo unu ĉevalon, kiel donaco por la patro de la fiancino. Perseo havis nenion, sed li plenespere promesis al Polidekto ĉion ajn kiun li petus, se li decidos edziĝi al Hipodamio anstataŭ al Danao. Kompreneble, la reĝo profitis tiun ŝancon kaj petis lin ion neeblan kaj danĝeran, kiu malproksimiĝos la heroon eble por ĉiam: la kapon de la [[gorgono]] [[Meduzo (mitologio)|Meduzo]], kiu ŝtonigis ĉiujn, kiujn ĝi rigardis<ref>Apolodoro. ''Mitologia biblioteko'', 2.4.2.</ref>.