Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Xian (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 95:
Post la morto de Karolo la Kvara, la hereda krizo finiĝis kiam Filipo de Valezio, kuzo de la mortinta suvereno, fariĝis reĝo de Francio sub la nomo [[Filipo la 6-a (Francio)|Filipo la Sesa]]. Lia kuzo [[Eduardo la 3-a (Anglio)|Eduardo la Tria de Anglio]] postulis la tronon de Francio, sed lia heredrajto estis kontestata, ĉar li estis heredanto per virinoj kaj pro artikolo de la [[salfranka leĝo]] oportune remalkovrita tiuokaze. La [[centjara milito]], naskita de la angla postulo por la trono de Francio, estis aparte aflikta por la reĝlando de Francio, kiu travivis vicon da katastrofoj. En 1346, la angloj venkegis en la [[batalo de Crécy]]. En 1356, okaze de la [[Batalo de Poitiers (1356)|batalo de Poitiers]], [[Johano la 2-a (Francio)|Johano la Bona]] estis kaptita. Lia filo, la daŭfeno [[Karlo la 5-a (Francio)|Karolo]], regento de la reĝlando kaj estonta Karolo la Kvina, devis alfronti gravan defion : [[Étienne Marcel]] provis, per la [[granda edikto de 1357]], redukti la reĝan aŭtoritatecon. Lia provo fine malsukcesis. En 1358, la regionoj situantaj norde de la riverego [[Sejno]] travivis gravajn kamparanajn ribelojn. Tamen, Francio konis poste, sub la reĝado de Karolo la Kvina, militan restariĝon. Sed la katastrofoj rekomenciĝis poste, kun la frenezeco de [[Karlo la 6-a (Francio)|Karolo la Sesa]], dum Francio multe suferis pro la [[nigra morto]] ekde [[1347]]. En [[1415]], France denove estis milite venkegita de [[Henriko la 5-a (Anglio)|Henriko la Kvina de Anglio]] en la [[batalo de Azincourt]]. En [[1420]], tiu ĉi kompletigis sian militan kaj politikan superecon, dank'al alianco kun la duko [[Filipo la 3-a (Burgonjo)|Filipo la Tria de Burgonjo]], per la [[traktato de Troyes]] kiu agnoskis lin kiel la heredanton de Karolo la Sesa, damaĝe al la [[Karlo la 7-a (Francio)|daŭfeno Karolo]], estonta reĝo Karolo la Sepa. Sed la morto de Henriko la Kvina, okazinta iomete antaŭ tiu de Karolo la Sesa, malutilis al la angla sukceso : en [[1429]], post la franca sukceso en la [[batalo de Patay]], la daŭfeno konvinkita de [[Johana de Arko]] iris al [[Reims]] por sia kronado. La centjara milito fakte finiĝis en [[1453]] per la venko de la francoj, favore al [[Karlo la 7-a (Francio)|Karolo la Sepa]] (kromnomata la Venkinta aŭ la Bone Servata). La konflikto ankaŭ kontribuis al la naskiĝo de sento pri nacia unueco<ref>''Encyclopaedia universalis'', Volumo 16, 1990, paĝo 7</ref>, <ref>[http://www.larousse.fr/encyclopedie/divers/Cent_Ans/112327 {{fr}} Guerre de Cent Ans (1337-1453)] sur Larousse.fr</ref> kaj fine plifortigis la reĝan povon. La [[edikto de Bourges]], en [[1438]], plie, limigis la povon de la papo en la reĝlando, starigante la reĝon kiel la solan gardanton de la Eklezio de Francio. En [[1475]], la [[traktato de Picquigny]], inter [[Ludoviko la 11-a (Francio)|Ludoviko la Dekunua]] kaj [[Eduardo la 4-a (Anglio)|Eduardo la Kvara de Anglio]], oficiale kaj definitive ĉesigis la militon, malfavore al la duko de Burgonjo [[Karlo la Brava|Karolo la Troriskema]], kiu serĉis kiel reaktivigi la konflikton, sin alianciĝante kun Eduardo la Kvara.
[[Ludoviko la 11-a (Francio)|Ludoviko la Dekunua]], filo kaj posteulo de Karolo la Sepa, zorgis pri la rompo de la koalicio de gravaj feŭduloj, venkinte en [[1465]] kontraŭ la ribelo de la [[Ligo de la publika Bono]], definitive venkis la dukon de Burgonjo Karolo la Troriskema en [[1477]], neniigis la pretendojn de la [[Domo de Armanjako]], kaj ankoraŭ pli kreskigis la reĝan teritorion. Dum la lando, post la milito, spertis fortan demografian kreskon en la 15-a jc<ref>Janine Garrisson,{{fr}} ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, paĝo 13</ref> , la franca monarkio plu evoluis al absolutismo okaze de la transiro al la [[moderna Epoko]]. La [[italaj militoj]] kontraŭ la [[habsburgoj]], komencitaj sub la reĝado de [[Karlo la 8-a (Francio)|Karolo la Oka]], kaj pluigataj sub [[Ludoviko la 12-a (Francio)|Ludoviko la Dekdua]], [[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la Unua]] kaj [[Henriko la 2-a (Francio)|Henriko la Dua]], atestas pri la politika kaj milita restariĝo de Francio post la centjara milito. Karolo la Oka kaj Ludoviko la Dekdua plifortigis la bildon de reĝo juĝisto per la publikigo de gravaj ediktoj pri justico, en [[1493]], [[1499]] kaj [[1510]]<ref>Janine Garrisson, {{fr}} ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, paĝo 112</ref>. Per la [[unuiĝo de Bretonio al Francio|unuiĝo]] kun [[Bretonio]] kaj la konfisko de la terpecoj de la konestablo de Burbono, la reĝa teritorio sub [[Francisko la 1-a (Francio)|Francisko la Unua]], estis proskimume la sama kiel la nuna franca teritorio. Francio spertis kulturan kaj ekonomian prosperon, la urboj konsistigis polusojn de ekonomia kaj scienca disvolviĝo<ref>Janine Garrisson, {{fr}} ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, paĝoj 28-19</ref>. Francisko la Unua provis elektigi sin al la trono de la [[Sankta Romia Imperio]], sed fine malsukcesis en [[1519]] favore al [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la Kvina]] : lia regno estis poste markita per la kverelo kontraŭ la Domo de Aŭstrio, kies eŭropan superecon li provis kontesti<ref>Janine Garrisson, {{fr}} ''Royauté Renaissance et Réforme'', Seuil, 1991, paĝo 134</ref>. La [[konkordato de Bologne]] subskribita kun la papo en [[1516]] finis la [[Edikto de Bourges|edikton de Bourges]], sed plu ebligis al la reĝa povo regi la merkaton de la plej gravaj ekleziaj profitoj. Tiel, la reĝo povis fideligi la gravajn aristokratajn familiojn, ĉar ĉiuj nomumoj de episkopoj aŭ abatoj implicis reĝan proponon<ref>Guy Saupin, {{fr}} ''La France à l'époque moderne'', Armand Colin, 2000, paĝo 136</ref>. Francisko la Unua zorgis pri la modernigo de la administrado de la reĝlando, kreante ministrojn kaj gardante la provincojn per komisaroj. La fasta vivo de la kortego ankaŭ helpis la reĝon por cedemigi la nobelegaron. En [[1539]], per la [[edikto de Villers-Cotterêts]] la [[franca lingvo]] fariĝis la oficiala lingvo de la reĝlando. Por ŝtopi la financan deficiton, la suverenoj disvolvis la [[vendebleco]]n de la oficoj, kio favoris la burĝaron.
Post la trofrua morto de [[Henriko la 2-a (Francio)|Henriko la Dua]], ties tri filoj, [[Francisko la 2-a (Francio)|Francisko la Dua]], [[Karlo la 9-a (Francio)|Karolo la Naŭa]] kaj [[Henriko la 3-a (Francio)|Henriko la Tria]] sinsekve reĝis. La disvolviĝo de la ŝtata administracio, komencita sub Francisko la Unua daŭris, kun aparte la kreado en [[1563]] de financa konsilio destinita al la solvado de la ekonomiaj problemoj naskitaj de la elspezoj por la italaj militoj<ref>Guy Saupin, {{fr}} ''La France à l'époque moderne'', Armand Colin, 2000, paĝo 86</ref>. La reĝino-patrino [[Katerino de Mediĉo]] regentis, jure aŭ fakte, dum plej longa parto de la reĝado de siaj du unuaj filoj. Ekde [[1562]], la reĝlando multe suferis pro [[francaj religiaj militoj|religiaj militoj]] perfortegaj, en kiuj la [[masakro de Sankta Bartolomeo]] en [[1572]] konsistigas la plej konatan eventon. Henriko la Tria mortis en [[1589]] sen heredanto : Henriko, [[Reĝoj de Navaro|reĝo de Navaro]], filo de [[Antonio de Burbono]] kaj de [[Johana de Albret]] reĝis poste, sub la nomo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la Kvara]].
==== La [[Burbono (dinastio)|burbonoj]] ====
{{Ĉefartikolo|Kapeta domo de Burbono}}
|