Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Xian (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 121:
Je la morto de Ludoviko la Dekkvara, lia pranepo [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la Dekkvina]], kvinjara, reĝis post li. Dum la [[Regentado (1715-1723)|regentado]], sub la duko [[Filipo de Orléans|Filipo de Orléans]], Francio travivis politikan malstreĉiĝon, sed samtempe gravan ekonomian krizon kun la bankroto de la [[sistemo de Law]]. La krizo sub la regentado estis ankaŭ diplomatia : Francio estis izolita en Eŭropo fronte al maraj potencoj, kaj al la dispartiĝo de la [[burbono]]j kaj de la [[Habsburgo]]j, samtempe la mizero de parto de la kamparanoj kaj la agitado de la kalvinanoj kontribuis al la sociala kaj spirita flanko de la malfacilaĵoj de la lando<ref>Daniel Roche, ''La France des Lumières'', Fayard, 1993, paĝoj 407-408</ref>.
 
Post la morto de [[André Hercule de Fleury|kardinalo Fleury]], Ludoviko la Dekkvina deziris mem regi, sed rapide laciĝis kaj fakte forlasis la povon al rivalaj partioj. La reĝa prestiĝo estis trafita, sed la reĝado de Ludoviko la Dekkvina estis markita ankaŭ per la plifortigo de la regiona kaj reĝa administracio, kaj per la plibeligo de la urboj dank'al politiko de grandaj laboroj. Tamen la institucioj de la reĝlando postrestis pri la ekonomiaj realaĵoj, kaj la socio spertis streĉojn pro la rivaleco inter la sociaj klasoj. La ideoj de la [[lumoj (filozofio)|Lumoj]] emis diskrediti la tradiciajn instituciojn kaj la reĝan aŭtoritatecon. Post la [[sepjara milito]], Francio perdis, per la [[Traktato de Parizo (1763)|traktato de Parizo]], la profiton de granda parto de la [[unua franca kolonia spaco]] : la [[Nova Francio]] devis esti cedata por ĝia esenca parto al la [[Reĝlando de Britio]] kaj al la [[Hispanio|Reĝlando de Hispanio]].
<!-- ne forigu, baldaŭ tradukota
 
Après la mort du [[André Hercule de Fleury|cardinal de Fleury]], Louis XV souhaite gouverner lui-même, mais se lasse vite et abandonne dans les faits le pouvoir aŭ factions rivales. Le prestige royal en est atteint, mais le règne de Louis XV est également marqué par un renforcement de l’administration royale et régionale, et un embellissement des villes par une politique de grands travaŭ. Les institutions du royaume demeurent néanmoins en retard par rapport aŭ réalités économiques, et la société est parcourue de tensions dues aŭ rivalités entre classes sociales. Les idées des [[Lumières (philosophie)|Lumières]] tendent au discrédit des institutions traditionnelles et de l’autorité royale. Avec la [[guerre de Sept Ans]], la France perd en outre, par le [[Traité de Paris (1763)|traité de Paris]], le bénéfice d'une grande partie du [[premier espace colonial français]] : la [[Nouvelle-France]] doit notamment être cédée pour l'essentiel au [[Royaume de Grande-Bretagne]] et au [[Espagne|Royaume d'Espagne]].
-->
===== La fino de la monarkio =====
{{Ĉefartikolo|Franca revolucio de 1789}}
Kiam [[Ludoviko la 16-a (Francio)|Ludoviko la Deksesa]] ekreĝis en [[1774]] post sia avo Ludoviko la Dekkvina, li trovis politike fortan landon sed necesigantan profundajn sociajn kaj ekonomiajn reformojn. La partopreno de Francio en la [[Usona Milito de Sendependeco|usona milito de sendependeco]], aparte kosta, ruinigis la klopodojn komencitajn de [[Turgot]] sub la reĝado de Ludoviko la Dekkvina. La Ŝtato, kiu aspektis paralizita pro la rigideco de siaj institucioj, ne kapablis solvi la politikan, administran kaj financan krizon<ref>Jacques Bainville, {{fr}} ''Histoire de France'', eldono de 1996, paĝoj 264-268</ref>,<ref>Daniel Roche, {{fr}} ''La France des Lumières'', Fayard, 1993, paĝoj 417-132</ref> : Ludoviko la Deksesa rekunvenigis la parlamentojn, kiuj tamen aliĝis al la partio de la konservativuloj.
 
Fine de la 1780-aj jaroj, la Ŝtato proksimis bankroton : tiam Ludoviko la Deksesa kunvokis la ĝeneralan Asembleon, kiu komenciĝis en la {{dato|5|Majo|1789}} en Versajlo. Sed la regado de la situacio komplete forfuĝis de la reĝo : la 17-an de Junio, la [[tria Stato]] sin proklamis « [[Konstitucianta Asembleo de 1789|konstitucianta nacia Asembleo]] ». La [[okupo de la fortreso Bastille]], la {{daton|14|Julio|1789}}, estas konsiderata kiel la vera deirpunkto de la franca Revolucio. Rapide superata de la decidoj de la nacia Asembleo, la reĝo pensis pri fuĝo el la lando sed li estis identigita kaj rekondukita al Parizo : la epizodo de la [[fuĝo al Varennes]] perdigis al li la reston de lia popolareco.
La {{daton|3|Septembro|1791}}, la [[franca Konstitucio de 1791|unua Konstitucio de Francio]] estis adoptita, finante la monarkion laŭ dia juro. La reĝimo de konstitucia monarkio daŭris malpli ol unu jaron kaj la [[Tago de la 10-a de Aŭgusto 1792|kapto de Tuileries]], en Aŭgusto [[1792]], finis la reĝecon, [[Proklamado de la abolicio de la reĝeco|oficiale aboliciitan]] la 21-an de Septembro. Juĝita pri ŝtatperfido, Ludoviko la Deksesa estis [[ekzekucio de Ludoviko la 16-a|ekzekuciita]] la {{daton|21|Januaro|1793}}.
 
Post la fino de la revolucia periodo kaj de la [[unua Imperio (Francio)|unua Imperio]], Francio reprenis en [[1814]] la oficialan nomon de « Reĝlando de Francio » okaze de la reveno de la Domo de Burbono en la [[Restaŭrado (Francio)|Restaŭrado]], sed sub reĝimo de [[konstitucia monarkio]]. Post la [[franca revolucio de 1830|Tri Gloraj Tagoj]] de [[1830]], Francio denove spertis monarkian reĝimon, la [[julia monarkio]]. Temis tiam pri la reĝado de la [[Domo de Orléans]] kaj de [[Ludoviko-Filipo (Francio)|Ludoviko-Filipo la Unua]] kiu estis proklamita « reĝo de la francoj » ([[1830]]-[[1848]]).
 
Anekdote, depost la 27-a de Marto 1901, 110 tre oficialaj francaj vicreĝoj de la [[insulo de la Fazanoj]] sin sekvis ĝis en 2011, la prezidanto de la respubliko estante nur alterne kunprinco de la princolando [[Andoro]].
 
==Prestiĝo de la reĝlando de la frankoj kaj poste de Francio==
== Notoj kaj referencoj ==