Fringo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
FoxBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.6.5) (robota aldono de: ga:Rí rua
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
| binomial_authority = [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]], [[1758]]
}}
La '''fringo''', '''arbarfringo''' aŭ '''arbara fringo''' (''Fringilla coelebs'') estas birdospecio de la familio de [[Fringedoj]] kaj unu el la tri specioj de la genro [[Fringoj]] ununura de la subspecio [[Fringenoj]].
 
== Priskribo ==
La maskla (vira) birdoviro havas nigrecan fruntopunkton, '''bluecgrizajn kronon kaj flankan duonkolumon''' kio foje sekvas al ŝultroj, dum nuko nuanciĝas al malhelbruna dorso. La vizaĝo, brusto kaj ventraj flankoj estas brunruĝecaj, dum suba ventro estas sablokolora al blankeca. La femala (ina) birdoino estas iom pli senkolora (senmarka) kaj karakterizita sur la supra korpoparto per verdecbruna koloro, sed sur la suba parto per hela grizbruno pli blankeca ventre. Ambaŭ seksoj havas du okulfrapajn flugilmakulojn (pli larĝa elŝultre kaj iom pli mallarĝa pli sube) ege rimarkindajn en nigrecaj flugiloj de flugilplumoj nigraj kun helaj bordoj; kaj ili havas ankaŭ '''verdecan pugon''' kaj nigrecan voston kun blankaj eksteraj vostoplumoj. Ilia korpo longas 14-18 cm kaj pezas ĉ. 20 g.
 
La beko estas hela metalecgriza, konusforma kaj tre akrapinta. La kruroj estas rozkolorecaj.