Lasta juĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
La kristanismo pluevoluigis la penson pri la lasta juĝo kaj instruas, ke antaŭ tio alvenas duafoje kaj glorplene Kristo. Post tio ĉiu homo aperas antaŭ la prijuĝanta Dio.
 
En la fruepoka kristana arto, Kristo estis figurigita kiel juĝisto kaj reviviganto de la mortintoj. Al la sceno de la lasta juĝo apartenis ankaŭ la mezurado de la spiritoj, disigo de la savotoj kaj damnotoj, prezento de la [[Paradizo]] kaj infero. La romanik-stilaj artistoj volis prezenti eĉ pli terurajn scenojn: ili prezentis Kriston kiel rigoran juĝiston, kiu ofte prenas glavon, ĉirkaŭ li troveblas la kvar mistikaj figuroj de la apokalipso ([[aglo]], [[leono]], [[taŭro]], [[anĝelo]]). La gotika stilo prezentis belan Kriston[[Jesuo Kristo|Kristo]]n kun vundo sur la dekstra flanko, kaŭzita de lanco; li suprenlevas ambaŭ krurojn, emfazante la oferon. Lin ĉirkaŭas la iloj de la kalvario: la kruco, la najloj, la lanco kaj la dorna krono. Apud li staras la porparolantaj sanktuloj kaj la juĝon traplektas optimismo. En la [[16-a jarcento]], Mikalenĝelo pentris raike alain formon de la Lasta juĝo (1533–41): sur freŝko de la roma Sikstus-kapelo, Kristo estas duonnuda, senbarba, aspektas kiel pagana dio, kiu faras minacan movon al la damnitoj.
 
La islamo ankaŭ ampleksigis per riĉa fantazio la instruon pri la lasta juĝo, kiu apartenas al la kvin plej gravaj tezoj de la muzulmana kredo. Post la morto, la spiriton demandas du anĝeloj [[Nakir kaj Munkar]] pri ties kredo. Se la persono estis martiro, la spirito tuj iras al la Paradizo, aliaj iras la purgatorio-simila ejo. En la tago de la lasat juĝo, ĉiu mortas poste resurektas por iĝi prijuĝata laŭ la notitaj agadoj. Tiuj troveblas en du libroj: unu entenas la bonajn alia la malbonajn agadojn. Oni pendigas unu post la alia je la kolo de prijuĝato kaj la pli peza decidas pri tio, ĉu iu iras al la Paradizo aŭ al la infero.
 
La lasta juĝo aperis jam en la antikva oriento, tiel en la egipta religio oni prijuĝis laŭ la koro de la mortinto. Oni metis ĝin sur pesilon de dio Anubis. Se la koro estis malpeza, tio pruvis la bonkorecon de la mortinto, tiel ties spirito eniris la landon de la feliĉuloj, kie regis la dio de la mortintoj, [[Oziris]]. Se la koro estis peza, tiam la spiriton neniigis ĉionvoranta monstro.
 
La aziaj religioj (ekz. [[hinduismo]], [[ĝanaismo]] kaj [[budhismo]]) kredas je la renaskiĝo, sed la penso de la lasta juĝo ne estas fremda por ili.
 
[[Kategorio:religio]]