Aristido la Justulo: Malsamoj inter versioj

664 bitokojn aldonis ,  antaŭ 15 jaroj
AAld: + 1 bildoj + 2 eksteraj ligiloj + 5 kategorioj
e (robot Adding: it)
(AAld: + 1 bildoj + 2 eksteraj ligiloj + 5 kategorioj)
En la pragreka historio, oni trovas multajn nomojn de kuraĝaj [[generalo]]j, de famaj [[poeto]]j kaj [[filozofo]]j; sed el ĉiuj, nur unu dum surtera vivo estis alnomita "Justulo": Tiu viro estis '''Aristido,''' filo de [[Lizimaĥo]]. Li naskiĝis en [[Ateno]] en [[-580]]. Lia vivo estis bonega ekzemplo de [[civitismo]] kaj nobleco. Aristido estis ĝeneralo kaj [[heroo]] en la [[batalo de Maratono]].
 
Tamen [[Temistoklo]], posedanta fascinan [[elokvenco]]n, klopodis malutili la honestan viron, dirante tion, ke li arogis al si suspektan kaj danĝeran aŭtoritatecon al [[respubliko]]. Temistoklo sukcesis havigi [[ostracismo]]n kontraŭ Aristido.
 
En tago de ostracisma balotado, Aristido iris al [[agoro]] kaj civitano kiu ne scipovas skribi petis al li por skribi la nomon de Aristido sur la [[konko]]. Li faris tion, kaj demandis, ĉu la viro konas Aristidon, aŭ se li scias kian [[krimo]]n Aristido atencis por meriti [[puno]]n. Respondis la [[civitano]]: "Mi ne konas Aristidon, sed mi ne povas plu suferi ke ĉiu popolo alnomas lin ''Justulo''".
 
Poste Aristido estis elektita prezidanto de la publika kaso de la [[greka konfederacio]], kaj ĝin plenumis kun tiom da nekorupteblo, ke li mortis malriĉega en [[-465]] kaj nenion postlasis al siaj filinoj, kiuj estis edukitaj de la ŝtato.
[[Dosiero:AGMA Ostrakon Aristide.jpg|thumb|left|180px|<!-- fr:Ostrakon portant le nom d'Aristide, 483-482 av. J.-C., [[Musée de l'Agora antique d'Athènes]] fr->eo:_Ostrakon_ _portant_ _le_ substantivo d'_Aristide_, 483-482 _av_. J.-C., [[Muzeo _de_ l'_Agora_ _antique_ d'Ateno]] -->]]
<br clear=all>
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{el}} http://www.gottwein.de/Lat/nepos/aristeid01.htm
{{el}} http://www.gottwein.de/Lat/nepos/aristeid01.php <!-- de:Aristeides-Biografie des Cornelius Nepos (lateinisch und deutsch) -->
[[Kategorio:Politikistoj]]
[[Kategorio:Famaj personoj laŭ nacioj]]
[[Kategorio:Historio]]
[[Kategorio:Famaj personoj]]
[[Kategorio:Prahistorio]]
 
 
[[de:Aristeides von Athen]]
201 405

redaktoj