Skype: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aldoneto, vikiigo
Neniu resumo de redakto
Linio 37:
Skajpo ne estas permesita en multaj entreprenaj retoj, ĉar la respondeculoj taksas la uzatan P2P-teĥnologion kiel sekurecoriskon. CERT NRW severe malkonsilis uzi ĝin en la reto de la landa administracio: "Skajpo alportas nemalgrandajn danĝerojn. La programaro estas facile instalebla kaj mirige efika por trovi vojon en la interreton. Skajpo preteriras fajroŝirmilon. Aldoniĝas endanĝerigo per la ebla enportado de damaĝoprogramoj. La detala entrudovojo kaj la ekstena kaŭzanto en la interreto estas ne plu respureblaj. Plia grava punkto estas la mankanta fido. La centra ensaluta servilo staras en nekonata loko en la interreto, la distribuo okazas pere de supernodoj, pri kies detala labormaniero publikigoj ne ekzistas. Do la konfidenceco de la skajpe senditaj mesaĝoj ne povas esti garantiita."
 
Krome la uzado de Skajpo kaŭzas per ĝia P2P-teĥnologio la tipan kaj nepran datentrafikon (ekz-e per telefonlibraj demandoj de aliaj komputiloj). Oni supozas, ke tiu trafiko povas estisesti ĝis unu gigabitoko en monato, sen ke oni faris almenaŭ unu telefonadon. Onidire tio okazas al uzantoj, kies komputilo estas seninterrompe konektita al la interreto kaj kies komputilo estas uzata kiel Skajpa retonodo. Sed konkretaj okazoj ne estas konataj. Cetere oni devas atendi inter po 20 megabitokoj ĝis 500 megabitokoj dum unu monato sen telefonadoj. Unu horo da telefonado bezonas proksimume 30 megabitokojn.<ref>meinskype.de: [http://www.meinskype.de/News-file-article-sid-50.html ''Skype Traffic Analyse''], 26-a de Julio 2005</ref>
 
Por povi utiligi Skajpon, oni bezonas aliron al la interreto kun almenaŭ ISDN-rapideco; telefona modemo ne sufiĉas por utiligeblaj interparoloj, ĉar ĝi estas tro malrapida. La kondensiga kodaĵo adaptas sin al la malrapida rapideco de maksimume 33.600 bps. Lingvo tiel estas ankoraŭ mirinde klara, sed la atendotempoj dum la sendado malebligas senchavan parolon.