Mike Lowry: Malsamoj inter versioj

64 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: eta|Oficiala portreto '''Mike Lowry''' (elp. MAJK LAŬri), naskonome '''Michael Edward Lowry''' (n. la 8-an de marto, 1939) estas usona demok...)
 
[[Dosiero:Michael E. Lowry.jpg|eta|Oficiala portreto]]
 
'''Mike Lowry''' (elp. MAJK LAŬri), naskonome '''Michael Edward Lowry''' (n. la [[8-an de marto]], [[1939]]) estas [[usona]] [[Demokrata Partio (Usono)|demokrata]] politikisto. Li servis kiel la 20-a estro de [[Vaŝingtonio]], 1993-1997, kaj antaŭ tio kiel membro de la [[Usona Domo de Reprezentantoj|Domo de Reprezentantoj]], reprezentante la 7-an distrikton de Vaŝingtonio de 1979 ĝis 1989. Antaŭ tio li servis tri jarojn kiel membro de la parlamenteto de [[Kantono King]] (1975-1978).
 
Du fojojn li sensukcese kandidatis por la [[Usona Senato]]. En 1983 lin venkis Daniel Evans, kaj en 1988 Slade Gorton.
 
Dum siaj jaroj kiel Vaŝingtoniestro, lia ĉefa iniciataĵo estis subŝtatnivela sistemo de sanasekuro kun premiumoj bazitaj sur la pagkapablo. Li decidis ne rekandidatiĝi por dua deĵorperiodo pro skandalo okazinta kiam lia gazetara sekretariino, Susanne Albright, akuzis lin pri nekonvenaj seksaj komentoj kaj agoj kontraŭ ŝi.<ref>{{Cite news|url=http://www.nytimes.com/1995/07/15/us/governor-is-settling-harassment-charges.html|title=Governor Is Settling Harassment Charges|publisher=[[New York Times]]|date=1995-07-15|accessdate=2009-09-29}}</ref> En 2000 li nesukcese kandidatis por esti la Vaŝingtonia Komisiito pri Publika Tereno. Lastatempe, li klopodas konstruigi malmultekostajn domojn por la migrantaj agrikulturaj laboristoj de Vaŝingtonio.
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1939]]
[[Kategorio:Usonaj politikistoj]]
[[Kategorio:Governors of Washington (state)Vaŝingtoniestroj]]
[[Kategorio:Usonaj parlamentanoj]]
 
7 249

redaktoj