Gershom Scholem: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
 
daŭrigo laŭ pola vikipedio
Linio 5:
 
==Verko==
Gershom Scholem dum la vivo estis aŭtoritato pri juda mistikismo, kaj lia laboro kaj personeco dominisekdominis tiun ĉi [[scienco]]n. Ankaŭ hodiaŭ, malgraŭ kreskanta kritiko flanke de junaj esploristoj, liaj laboraĵoj restas fundamentaj por tiu ĉi branĉo de judismo. Sian doktorigan tezon dediĉis al la libro [[Sefer ha-Bahir]], kaj en la unuaj jaroj de sia scienca laborado ekprofundiĝis en [[kabalo]]n. Aparte valoraj estas liaj esploroj pri la doktrino de Sabbataj Cvi, en kiu vidis esencan faktoron de la evoluo de juda mistikismo ĝis la 18-a jarcento, kontraŭe al siaj antaŭuloj, kiuj vidis tie nur marĝenan epizodon. Rezulte de la laboraĵoj de Scholem estissekvis rekono de mistikismo kiel esenca kaj neforviŝebla elemento de la juda kulturo kaj religiemo. En 1941 eldonis sian opus magnum - ''Die jüdische Mystik in ihren Hauptströmungen'', kiu ĝis hodiaŭ estas konsiderata kiel aparte valora. Aliaj gravaj temoj traktataj de Scholem estas problemo de [[mesianismo]], kiu estis por li unu el ĉefaj motoroj de ŝanĝiĝo en mistikismo kaj juda [[gnostikismo]], laŭ kiu konsideris ekzemple la Mistikon de Merkaba. Kiel la unua okupiĝis pli profunde pri la temaro de germana ĥasidismo kaj [[profeto|profeta]] kabalo de Abraham Abulafia. Nun en la Hebrea Universitato agas Centro de Esploroj pri Juda Mistikismo kaj Kabalo je la nomo de Gershom Scholem. Ankaŭ estas atribuataj premioj je lia nomo pro eminentaj atingoj en la fako.
 
==Pollingvaj tradukoj==
* ''Judaizm. Parę głównych pojęć'' (Judismo. Kelke da ĉefaj [[nocio]]j), [[Krakovo|Kraków]] 1991
* ''Kabała i jej symbolika'' (Kabalo kaj ties [[simbolo]]j), Kraków 1996
* ''Mistycyzm żydowski i jego główne kierunki'' (Juda mistikismo kaj ties ĉefaj direktoj), [[Varsovio|Warszawa]] 1997 - traduko de la menciita plej grava libro ''Major Trends...''
* ''Żydzi i Niemcy. Eseje. Listy. Rozmowa'' (Judoj kaj [[germanoj]]. [[Eseo]]j. Leteroj. Konversacio), [[Sejny]] 2006 - Kolekto da eseoj de Gershom Scholem kiel atestanto kaj komentisto de sociaj kaj intelektaj ŝanĝiĝoj ene de la mondo de germanaj judoj komence de la 20-a jarcento.
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://tabletmag.com/images/features/feature_806_story2.jpg Foto de Gershom Scholem en pli juna aĝo]
 
[[ca:Gershom Scholem]]