Hadeso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
En greka mitologio '''Hadeso''' estis la plej aĝa filo de la titano [[Krono (dio)|Krono]] kaj diino [[Rea (diino)|Rea]]. Post naskiĝo de Hadeso, Krono englutis lin, ĉar li timis, ke iu el la filoj senigos lin de regado. Kiam liaj fratoj [[Zeŭso]] kaj [[Pozidono]] post granda batalo liberigis Hadeson, ĉe divido de la mondo al Hadeso apartenis regno de la mortintoj. Hadeso forportis en submondon [[Persefono]]n kaj faris el ŝi sian edzinon kaj kunregantinon super la mondo de la mortintoj. Hadeso ne estis ĉe la dioj favorata kaj ekster sian sidejon li kutime ne foriradis. En aĵojn inter la ĉielo kaj la tero li ne tro miksiĝis, ĉar li sciis, ke ĉiu naskiĝinto foje devas ankaŭ eniri lian domon.
 
El oferaĵaj bestoj li plej multe ŝatis nigrajn ŝafojn, sed ĉe mortigante ilin, la oferanto devis rigardi alien. El la arboj estis al li dediĉita cipreso kaj el la floroj narciso. Lia nomo verŝajne origine signifis "nevidebla".
 
 
==Regno de mortintoj==