Enhavo forigita Enhavo aldonita
En bonstila Esperanto oni ne majuskligas nomojn
Majuskligo kaj bona stilo
Linio 262:
 
En bonstila Esperanto oni '''ne''' majuskligas nomojn. Vd. la Fundamenton kaj la lingvajn modelojn de Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj. --[[Vikipediisto:Helmut Welger|Helmut Welger]] 16:20, 12. Feb 2006 (UTC)
 
Kara Blahma, dankon pro via respondo sur mia diskutpaĝo.<br>
Vi pravas, ke mi celis nur la tutmajuskligon de familiaj nomoj.<br>
Mi sekvas la difinon de "stilo" en la Zamenhofa terminologio: ĉiuj lingvaj reguloj, modeloj kaj kutimoj, kiuj ne troviĝas en la Fundamenta Gramatiko aŭ la Universala Vortaro. Eĉ la Ekzercaro tiusence estas nur stilregularo. Stilo, kiu ne konformas al tiuj reguloj kaj modeloj, ne nepre estas gramatike erara, sed nur malbona, kondiĉe ke ne la poezia aŭ racia licencoj pledas por ĝi. Certe la stilo evoluiĝas, kaj tio tute konformas al la celoj de la Fundamento. Sed laŭ la Bulonja Deklaracio ĝenerale ne la TEJO-a, junulara, "moderna" lingvouzo difinas, kio estas bonstila Esperanto, sed '''la lingvouzo de la plej bonaj kaj talentaj verkistoj'''. Mi koncedas, ke la racia licenco almenaŭ certagrade kaj certaloke pravigas la tutmajuskligon, sed tamen mi volas iomete averti trouzi ĝin.<br>
La X-sistemo estas tute alia afero. Ĝi povas esti oportune uzata kiel nura entajpa kodo transformota en la laŭregulan ortografion, kiel ekz. ĉi tie en Vikipedio. Sed neniam ĝi estu uzata kiel regula ortografia varianto. Kiel tia ĝi estus erara kaj nekuraceble kontraŭfundamenta. --[[Vikipediisto:Helmut Welger|Helmut Welger]] 18:06, 13. Feb 2006 (UTC)