Kodo de Hamurabo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Dum arkeologiaj laboroj en spaco de malnovepoka urbo [[Suso]] (hodiaŭ en [[Irako]] estis en la jaro [[1901]] (aŭ [[1909]]) trovita diorita stelo de la kodekso de Hamurabi. En supra parto de la [[monolito]] el [[nigra]] [[ŝtono]] troviĝas bildigo de aŭtoro de la kodekso, babilona reĝo [[Hamurabi]], kiel li estas preĝanta al [[dio]] de [[Suno]] kaj justeco [[Ŝamaŝo]], kiu sidas dekstre de Hamurabi kaj simbole diktas al li tekston de la leĝaro, skribita per [[kojna skribo]] pli malalte.
 
La leĝaro plejparte konsistas el interpretado de kutima [[rajtojuro]], sed ĝi estas videble sistemigita. Ĝi enhavas 247 numerigitajn artikolojn solvantaj jurdemandojn rilate al [[familio]], privata posedaĵo kaj posedaĵo ĝenerale, [[komerco]], [[prezo]]j kaj [[salajro]]j, [[pruntedono]]j kaj ties repagado, perfortaj [[krimo]]j, posteno de diversaj sociaj tavoloj inkluzive de [[sklavo]]j. Estas interese, ke kvankam la nombro de la artikoloj estas 247, laŭ la uzita numerigado la numero de la lasta estas 282, ĉar dum la numerigado oni transsaltis la numerojn 13 kaj 66-99 kaj tial ekzistas neniuj artikoloj kun tiuj ĉi numeroj. Tio ĉi estas la plej malnova pruvo pri [[dektrifobio]], kaj verŝajne ankaŭ pri [[superstiĉo]]j ĝenerale.
 
La leĝaro dividigis tiaman loĝantaron de [[Babilonio]] en tri grupojn: