Stellan Engholm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Vivo vokas.jpg|thumb|220px|Kovrilpaĝo de Stellan Engholm: Vivo vokas; Stockholm, 1946]]
'''Stellan ENGHOLM''' (Naskiĝis [[1899]] en [[Stokholmo]] - mortis [[1960]]) estis [[sveda esperantisto]], [[instruisto]], [[verkisto]] kaj [[tradukisto]]. Konatiĝis kun Esperanto en [[1920]], sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en [[1927]]. Dum plejparto de lia vivo li loĝis en [[Smedjebacken]] kaj [[Ludvika]].
 
Per siaj originalaj romanoj [[Al Torento]], [[Homoj sur la Tero]], [[Infanoj en Torento]] (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, [[Homoj sur la Tero]], gajnis la premion de la romankonkurso de [[Literatura Mondo]] en [[1931]]. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: ''[[Vivo Vokas]]''.