Arpeĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
Plivastasence „arpeĝata“ aŭ „arpeĝenda“ estas formo de akompanado en la [[tonmetado]]: La akompanadon ne konsistigas memstaraj kontrapunktaj voĉoj nek [[homofonio|homofoniaj]] akompanakordoj, sed akordoj fenditaj en okono- aŭ deksesono-serioj, ofte ankaŭ [[Punkto (muziko)|punktitaj]]. Tio sekvigas pli grandan eventodensecon en la akompanaĵo kaj per tio pli dense efikan tonmetaĵon. Ĉi tiu formo de akompanado estis aparte ŝatata en la muziko de la frua [[klasikismo]].
 
== Historio ==
Arpeĝo apartenis origine, kiel ekzemple la trilo, al la muzikaj [[ornamo (muziko)|ornamadoj]], kiujn ne fiksis la komponisto, sed realigis la muzikistoj laŭ gusto kaj povo. Por la jaro 1500 unuaj skizaĵoj da ornamadoj per signoj estas dokumentitaj. Difinoj de ilia realigoj okazis en la 18-a jarcento, precipe per [[François Couperin]] kaj [[Carl Philipp Emanuel Bach]].<ref>Heinrich Lindlar: ''Musikhandbuch'' (1973), p.&nbsp;36</ref>
 
En pli nova tempo [[Elektra gitaro|elektrogitaristoj]] kombinas por alceli pli altan ludorapidecon ofte arpeĝon kun ekonomia viŝplukado (arpeĝo sur du aŭ pli kordoj por ludi melodion). En [[elektronika muziko]], ekzemple en [[sintezilo]]j oni uzas arpeĝilon por registri arpeĝon, kiu estas deludebla per unu frapo aŭ signalo.
{{Portalo Muziko}}