Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La grandaj vastaĵoj de relative neinfluita vivejo disponigas rifuĝon por multaj specioj kiuj estas tre minacitaj aliloke: la jaguaro, la amerika harpio, la grandega riverolutro ( ''Pteronura brasiliensis'' ), la nigra [[kajmano]] ( ''Melanosuchus niger'' ), [[tajasuo]] ( ''Tayassu tajacu'' ) kaj pluraj specioj de [[arao]]j kaj [[Kokoformaj birdoj|kracedoj]]. Dum plejparte nesufiĉe studite biologie, diversaj [[inventaro]]j montras ke la regiono havas unu el la plej altaj registritaj speciaj diversecindeksoj en la mondo por [[planto]]j, [[birdo]]j, [[fiŝo]]j, kaj [[papilio]]j. Multaj el tiuj specioj estas [[Endemio|endemiaj]] al la Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj aŭ estas jam ne trovitaj en aliaj regionoj pro premo de [[ĉasado]], detruo de sendifektaj arbarokomunumoj, kaj [[ekspansio]] de "disvolviĝo"programoj.
 
Lastatempaj [[jardeko]]j vidis la evoluon de la Sudokcidenta amazona malaltebenaĵo, kun la malfermo de la brazila limo por [[hakado kaj bruligado]]-[[agrikulturo]] kaj grandskala bienumado financita fare de la [[registaro]]j por antaŭenigi la evoluon de tiu regiono kaj trankviligi la premon de kreskantaj populacioj de hubuloj en la nordoriento kaj sudo de Brazilujo. Krome, kolonianoj de la malriĉaj andaj komunumoj de Peruo kaj Bolivio ekloĝis en la malaltaĵoj, ripetante la [[procezo]]n de [[troekspluatado]] de resursoj kiuj estis finfine malplenigitaj en siaj forlasitaj altaĵaj komunumoj. Reto de [[vojo]]j promocias tiujn [[migrado]]jn, kaj samtempe permesas aliron al multvaloraj [[ligno]]j, nafto, gaso, kaj arbaroresursoj ( speciale brazilaj nuksoj kaj kaŭĉuko ), pliigis la koloniigon de la malaltaĵaj arbaroj kaj aldonis [[streso]]n al la ekologiaj sistemoj depende de la malkreskanta areo de sendifektaj kaj fermit-[[Kanopeo|kanopeaj]] arbaroj. Malkreskinta pluvokvanto, kaŭzita ĉefe de loka [[senarbarigo]] kaj pliigita homa ĉeesto, pliigis la eblecon por ampleksaj arbaraj brulegoj, atingintaj maksimumon en la seka sezono de [[1999]] kiam milionoj da [[hektaro]]j en [[Rondonio]] kaj [[Akro (Brazilo)|Akro]] estis englutitaj per la [[flamo]]j.
==Eksteraj ligiloj==
*{{en}} [http://wwf.panda.org/about_our_earth/ecoregions/swamazon_moist_forests.cfm Tutmondaj 200; numero 47 : Sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj.]