Libera ĵazo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
 
== Stilaj distingiloj ==
Antaŭe estas dirende, ke la libera ĵazo pluevoluis en kaj post la 1960-aj jaroj kaj per tio mem fariĝis multtendenca. La frua libera ĵazo ankoraŭ orientiĝis je melodiaj, harmoniaj kaj ritmaj bazaj modeloj de la ĵaztradicio. Ankaŭ la muzikinstrumentaro konformas komence plejparte kun la tipa [[bibopa]] bandeto. La ĉi-sekve surlistigitaj distingiloj do ne nepre taŭgas por ĉiuj ensembloj kaj sonportiloj de libera ĵazo.
* Nuligo de harmonia tonaleco, foje ankaŭ [[dekdutonismo]] resp. uzado de [[seriismo|seriismaj]] tonserioj, ĉefe tamen libera maltonaleco.
* Libera ritmaro (fariĝas stildistingilo nur ekde la improvizadoj de Sunny Murray)
* Influoj el diversaj stiloj, laŭ Joachim Ernst Berendt ĉefe mondmuziko
* Nuligo de la separado inter sono kaj bruo
* Ne plu separado inter soloa kaj akompana rolo, per kio la muzikistoj interkomunikas kaj evoluas siajn pecojn
* La [[gvidpaĝo]], rigardata kiel tipa ĵazdistingilo, en libera ĵazo pli kaj pli ne plu ekzistas.
 
Je la plua evoluo de ĵazo montriĝas, ke kategoriigo laŭ stiloj ofte nur tre malfacile eblas kaj pro tio nur maloftege estas sencoplena. Aparte la transiro inter libera ĵazo kaj [[nova improvizmuziko|libere improvizita muziko]] ĝis nun preskaŭ ne estas difinebla.
 
== Elstaraj albumoj de libera ĵazo el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj ==