Kaŭkenoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
'''Kaŭkenoj''' aŭ '''''Chloephaga''''' estas [[genro (biologio)|genro]] de [[birdoj]] de la ordo de [[Anseroformaj]] de la [[familio (biologio)|familio]] de [[Anasedoj]] kiu inkludas kvin [[specio]]jn kiuj estas [[Endemismo|endemiaj]] de la subkontinento de [[Sudameriko]], kaj kiu ricevas la komunan nomon de '''cauquén''' [kaŭkEn], '''avutarda''' (otiso) aŭ '''caranca'''.
 
Ties [[scienca nomo]] devenas el [[greka]] (''kloe'' = herbo, ''faga'' = manĝantoj), kaj indikas ke ili nutras sin el [[herbo]] freŝa el bordoj de lagoj kaj lagunoj en [[Patagonio]], ĉefe. Kiam oni uzas la komunan nomon de “avutarda” oni ne konfuzu kun la eŭropa [[Granda otisootido|otisootido]], birdo de la ordo de [[Gruoformaj]] tute nerilata.
 
Temas pri gregemaj birdoj, kiuj ariĝas en grandaj grupoj for de la [[reprodukta sezono]], piediras elstare, aspektas anseroj de mallonga beko, rimarkinda flugilbildo dumfluge: blanka kun malhelaj unuanrangaj, triarangaj kaj centra bendo (escepte la ''[[Chloephaga hybrida]]''), nigra vosto (escepte la ''[[Chloephaga hybrida]]'').