Kastelo de Villandry kaj ties ĝardenoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yramnaej (diskuto | kontribuoj)
Yramnaej (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 100:
==== Kelkaj teknikaj informoj pri la legomĝardeno ====
Ĉiun jaron, du plantadoj estas farataj (unu printempe(ĝi restas surloke de marto ĝis junio), la alia somere (ĝi restas de junio ĝis novembro). Proksimume kvardek specioj de ok botanikaj familioj estas uzataj ĉiujare. La dispozicio de tiuj legomoj estas ŝanĝita je ĉiu plantado, respektante, iuflanke la devigoj de kolora kaj forma harminiigo kaj aliflanke la hortikulturaj devigoj kiuj altrudas trijaran kulturalternadon por ne malriĉigi la grundon. La akvumadon plenumas aŭtomata enterigita sistemo.
=== La arkitekturo de la kastelo kaj de la honora korto ===
Arkadaj galerioj, fenestroj kun fostoj ĉirkaŭitaj de pilastroj riĉe ornamitaj, altaj lukoj en formo de skulptita galbo, ardezaj tegmentoj forte deklivaj kaj amplekse volumaj konstituas la kadron de la honora korto je proporcioj de neordinara eleganteco.
La arkitekto ĉi tie uzis diskrete multajn sekretojn por forigi monotonecan impreson, kiun donas tro geometria respekto de simetrio : la fasada desegno speguliĝas en la ĉirkaŭfosaĵoj. La anguloj formataj de partoj de la loĝejo estas iomete akutaj aŭ obtuzaj, la aloj ne havas ekzakte la saman longon, la aliniigo de la centraj fenestroj ne situas en la preciza centro de la korpo de la konstruaĵo, la ludo de la ombroj farataj estas subtile kalkulita… Du horojn antaŭ la sunsubiro, la kastelo kaj la ĝardenoj estas la plej belaj.
En Villandry, tamen tute proksima kaj preskaŭ samtempa ol Azay-le-Rideau, la italeskaj influencoj kaj la mezepokaj restaĵoj – turetoj, sonorilturetoj, dekoraciaj ŝutotruoj – tute malaperis profite al pli simpla stilo, tute franca kiu, ĉefe en la tegmenta formo , antaŭprezentas la kastelojn de Anet, Fontainebleau kaj tiu, kiu estos poste la Henri IV stilo.
La originaleco de Villandry montriĝas ne nur en noviga arkitektura konceptado sed ankaŭ en la uzo de la loko por konstrui plenharmonie kun la naturo kaj la ŝtono, ĝardenojn rimarkinde belajn. Valeto, trairita de rivereto, malsupreniras la ebenaĵon sude norden, tiu ebligis etaĝigi tri ĝardennivelojn.
=== Tri kompletigaj ĝardenoj ===
La ĝenerala ĝardenstrukturo estis konstruita komence de la XX-a jarcento. Tamen, freŝdataj aranĝoj ebligis krei novajn vizitspacojn :
la promenado en la arbareto ebligas malkovri belegajn vidpunktojn al la ĝardenoj, la vilaĝo kaj la valo ĉar la pado superas de preskaŭ tridek metrojn la ĝardenaron.
Je la suda ekstremo de tiu promenado, etaj floritaj terasoj ĉirkaŭas la forcejojn kaj la belega "Pavillon de l'Audience" kiu datumas de la XVIII-a jarcento.
Fine ludejo kaj labirinto plantita de karpenoj estas je la dispono de la plej junaj.
=== Kelkaj teknikaj ekzemploj ===
Tiuj tre rigoraj ĝardenoj pro la simetrio, kiu estas abunde uzata altrudas daŭran zorgon.
La 1200 tilioj dispartigitaj sur la tuta bieno bezonas ĉiuvintre trimonatan tondadon farita de kvarĝardenista teamo.
La buksaro konstituas 52 kilometrojn da kumula longo, kiun oni devas tondi inter aprilo kaj oktobro ĉiujare. Oni faras nur mane la senherbigon piede de la buksoj, kies radikoj estas tre fragilaj.
250000 plantoj de floroj kaj legomoj estas plantitaj ĉiujare en la ĝardenoj. 50% de tiuj plantoj estas preparataj en niaj forcejoj. Ciujare, oni faras imponaj restaŭrlaboroj en Villandry : la restaŭrado de la orientaj kaj okcidentaj aloj, la riparo de la laŭboj, la kreado de akvaj kaskadoj, la restarigo de la "Pavillonde l'Audience"… estas ĵusaj laboroj.
 
Konklude, se vi deziras klarigojn, vi trovos en la vendejo kelkajn librojn.
 
Fine se vi deziras partopreni en la vivo kaj la protektado de tiu monumento, vi povas aliĝi al la Asocio de la "Amis du Château et des Jardins de Villandry" plenigante la aliĝilon por la nuna jaro, haviganta ĉe la memoraĵbutiko.
 
[[de:Schloss Villandry]]
[[en:Château de Villandry]]
[[es:Castillo de Villandry]]
[[fi:Villandry]]
[[it:Castello di Villandry]]
[[ja:ヴィランドリー城]]
[[ko:빌랑드리 성]]
[[lt:Vilandri pilis]]
[[nl:Kasteel van Villandry]]
[[pl:Zamek w Villandry]]
[[pt:Castelo de Villandry]]
[[ru:Замок Вилландри]]
[[sk:Zámok Villandry]]
[[sl:Château de Villandry]]
[[sv:Slottet i Villandry]]
[[uk:Вілландрі (замок)]]