Alkazaro de Toledo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: zh:托莱多城堡
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Meze de la [[19-a jarcento]], la Ministerio de la Regado, dum tempoj de [[Izabela la 2-a]], instalis en la turo, telegrafian meĥanismon por ricevi kaj sendi kodigitajn mesaĝojn ekde [[Madrido]] ĝis [[Kadizo]]; tiu estis la turo n-ro 10 de la Turĉenaro de [[Andaluzio]]. La lokoj de tiu ĉi turĉenaro de okula telegrafio estis en kelkaj vilaĝoj kiel [[Aranjuez]], Toledo, Consuegra, [[Reĝurbo]], Puertollano kaj Fuencaliente; en la andaluza parto ĝi transiris inter aliaj lokoj: Kardenjo, Montoro, [[Kordovo]] ĉefurbo, Karmono, [[Sevilo]] ĉefurbo, La Kapoj de Sankta Johano, Ĥerezo de la Limo, Kadizo ĉefurbo kaj San-Fernando. Ĝia funkciado kiel telegrafiejo estis mallonga, nur de [[1848]] ĝis [[1857]]. En la alkazaro funkciis la [[Infanteria Akademio de Toledo]].
 
Dum la [[Hispana enlanda milito]] de [[1936]]-[[1939]] ĝi estis uzata de la tiama ribeliĝinta kolonelo [[José Moscardó]] kiel defenda punkto kaj rezistejo de la [[Civila Gardistaro]] kaj tute sieĝata kaj detruita de la trupoj lojalaj al la [[Dua Hispana Respubliko]] dum la sieĝo kiu daŭris 70 tagojn de la [[22-a de julio]] ĝis la [[28-a de septembro]] [[1936]]. Ĝi estis liberigata tiun lastan tagon de la Armeo de Afriko sub la gvido de la generalo [[José Enrique Varela]] kaj vizitata sekvatage de la generalo [[Francisco Franco]], ĉefo de la naciisma bando.
 
Poste ĝi estis rekonstruata kaj nuntempe ĝi gastigas la [http://www.jccm.es/biblioclm Bibliotekon de Kastilio-Manĉo] kaj ankaŭ gastigos la [[Muzeo de la Armeo|Muzeon de la Armeo]] venanta el Madrido.