Stanislao la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Stanisław Leszczyński''' {{prononco|stanislaŭ leŝĉinjski}}, '''Stanislovas Leščinskis''' respektive en Esperanto '''Stanislao la 1-a''' de [[Pollando-Litovio|Pollando kaj Litovio]] (naskiĝinta en [[Lvivo]] (nuna [[Ukrainio]]), la {{daton|20|oktobro|1677}}; mortinta en [[Lunéville]] ([[Francio]]), la {{daton|23|februaro|1766}}) estis dujoje reĝo de [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]] (Rzeczpospolita), [[duko]] de [[Loreno]], filozofo kaj verkisto. Sub la nomo ''Stanislao la 1-a'' li estis reĝo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj ekde [[1704]] ĝis [[1709]], kaj denove de [[1733]] ĝis [[1736]]. Poste li ekestis fine [[Duko]] de Loreno kaj ''[[Bar]]'' per la traktato de [[Vieno]] de [[1738]] kaj tenis tiun pozicion ĝis sia morto.
 
Li estis elektita la reĝo kiam tirana reĝo [[Aŭgusto la Forta]] eskapis el Pollando-Litovio post detronigo lin de la pola nobelaro pro la malsaĝa regado en la batalo kun [[Svisio]]. Leszczyński reĝis tiam kvin jaroj provante pacigi la malbone regitan reĝlandon kaj batalon. En [[1712]] Leszczyński lasis sian kronon por Aŭgusto la 2-a kaj poste provis batale gajni ĝin denove. En [[1733]] Leszczyński estis nove kronigita post morto de Aŭgusto promesante la valorajn reformojn por la regno kaj sejmo[[Sejmo (Pollando)|Sejmo]] (pola parlamento) kiu ne enkondukis ilin dum la tuta epoko de Aŭgusto. Li estis tamen batale forpelita de [[Aŭgusto la 3-a (Pollando-Litovio)|Aŭgusto la 3-a]].
 
Li estis nomita ''Reĝo filozofo'' ĉar li disvastigadis la ideojn de [[klasikismo]]. Li estis aŭtoro de "Dzieło dobroczynnego filozofa" (france:''Œuvres du philosophe bienfaisant'', esp: ''Verkoj de la bonfarema filozofo'') kaj "Głos wolny, wolność ubezpieczający" (esp: ''Libera voĉo, sekuriganta liberecon''). Li estis propaganto de demokracio kaj bonfaremeco por la pli alta bono de nacio. Kiam Leszczyński loĝis en [[Nancio]], la fama filozofo [[Voltero]] laboris ĉe li dum tri jaroj. Per verkoj de Leszczyński inspiriĝis ankaŭ [[Jean-Jacques Rousseau]] kiu opinis Respublikon de Ambaŭ Nacioj kiel la lando kiu estas la materialo por la plej bona en la strukturo de la ŝtata potenco. Li eĉ proponis la reformojn por ĝi ke ĝi fariĝu perfekta- inspirigante per la verkoj de Leszczyński. Stanisław Leszczyński kreis en [[Nancy]] ''Académie de Stanislas''- Akademion de Stanislao.