Ekonomiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
Oni povas akcepti, ke moderna ekonomiko komenciĝis en la fino de la [[18-a jarcento]] kun [[Adam Smith]], kiu fondis la tiel nomatan [[Klasika ekonomika skolo|klasikan ekonomikan skolon]], malgraŭ pli fruaj eltrovaĵoj ekzemple de hispanaj skolastikuloj aŭ [[psikokratio|psikokratoj]], kiuj ankaŭ estis gravaj. Aliaj pensas ke [[Fiziokratio|fiziokrata skolo]] estas la unua scienca ekonomika skolo.
 
En la [[19-a jarcento]], [[Karl Marx]] sintezis diversajn skolojn de ekonomika pensado, socian distribuon de rimedoj kaj verkon de Adam Smith. Uzinte sisteman aliron de filozofo [[Hegelo]], li verkis sian ''[[Kapitalo (verko)|Kapitalon]]'' kaj kreis [[marksismo]]n. Dum la [[19-a jarcento|19-a]] kaj [[20-a jarcento]]j lia verko estis vaste kritikata de adeptoj de merkata ekonomio, unue de [[Neoklasika ekonomika skolo]], poste de aliaj skoloj.
 
Komence de la 20-a jarcento ekonomiko ricevis trajtojn de statistika disciplino, do studado de [[ekonometrio]] ekestis gravega.