Lentuganaso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Lentuganaso''' (''Stictonetta naevosa'') estas modere granda, larĝakorpa birdospecio de la familio de Anasedoj indiĝena de suda Aŭstralio. Tiu anaso estas protektata ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Taksonomio korektita
La '''Lentuganaso''' (''Stictonetta naevosa'') estas modere granda, larĝakorpa birdospecio de la familio de [[Anasedoj]] indiĝena de suda [[Aŭstralio]]. Tiu anaso estas protektata de la leĝaro. Ĝi estas malhela kun fajnaj blankecaj makuletoj, kiuj nomigas la specion laŭ la [[komuna nomo]]; ĝi estas plej facile identigata pro sia granda kapo kun pinteca (male al rondoforma) krono.
| koloro = pink
| nomo = Lentuganaso
| dosiero =Freckled-Duck-male.jpg
| dosiero2 =Freckled-duck-female.jpg
| dosiero larĝo = 250px
| dosiero2 larĝo = 250px
| priskribo de dosiero = masklo
| priskribo de dosiero2 = ino
| statuso = LC
| regno = [[Animaloj]] ''Animalia''
| filumo = [[Ĥorduloj]] ''Chordata''
| klaso = [[Birdoj]] ''Aves''
| ordo = [[Anseroformaj]] ''Anseriformes''
| familio = [[Anasedoj]] ''Anatidae''
| genro =''[[Stictonetta]]''
| specio = ''S. naevosa''
| binomo = ''Stictonetta naevosa''
| binomo aŭtoritato = ([[John Gould|Gould]], [[1841]])
|specioj de subdivizio = subspecioj
|subdivizio2 =
}}
[[File:Freckled Duck male HRBG email.jpg|thumb|left|Masklo en reprodukta plumaro, Humidejoj Hunter]]
La '''Lentuganaso''' (''Stictonetta naevosa'') estas modere granda, larĝakorpa birdospecio de la familio de [[Anasedoj]] indiĝena de suda [[Aŭstralio]]. Tiu anaso estas protektata de la leĝaro. Ĝi estas malhela kun fajnaj blankecaj makuletoj, kiuj nomigas la specion laŭ la [[komuna nomo]]; ĝi estas plej facile identigata pro sia granda kapo kun pinteca (male al rondoforma) krono. Temas pri specio kun ioma [[seksa duformismo]], nome la masklo diferencas en [[reprodukta plumaro]] pro tre rimarkinda ŝvela bekobazo de tre brila ruĝa koloro kaj pli malhela kapo. Ambaŭ seksoj havas la tutan korpon kun tre fajna strieco aŭ makuleteco blankanigra, kiu nomigas la specion. La beko ĉe inoj kaj ĉe maskloj for de la [[reprodukta sezono]] estas griza. La irisoj estas malhelbrunaj.
 
Tiu specio estis iam aliancita kun la [[plaŭdanasoj]], sed ĝi estas nune lokita en la [[monotipa]] [[subfamilio]] '''Stiktonetenoj'''. Ŝajne ĝi estas parto de radiado de akvobirdoj de [[Gondvano]], antaŭ kiam la veraj [[anasoj]] [[evoluado|evoluis]] (Sraml ''et al.'' 1996).
{{ĝermo}}
 
La Lentuganaso manĝas per plaŭdado en neprofundaj akvoj, ofte vadante ĉe la bordo. Ĝi preferas grandajn marĉojn kun densa vegetaĵaro, sed moviĝas al malferma akvo post reproduktado aŭ en sekaj periodoj.
 
Dumfluge, ĝi havas distingan flugilfrapadon kaj tenas la kapon maluspren, kio faras ĝin iom ĝibeca. Ĝi ne turniĝas rapide kaj surteriĝas mallerte.
 
En sekaj jaroj, la mallongdaŭraj humidejoj de la baseno de la riveroj [[Murray]] kaj [[Darling]] kaj la [[Lago Eyre]] malaperas kaj la Lentuganasoj migras al konstanta akvo en marbordaj regionoj. Tiuj koncentroj en loĝataj areoj, kune kun ties kutimo cirkliri ripete malalte kaze de ĝenado (eĉ dum pafado) faras ilin ege vundeblaj al ĉasado.
 
Kvankam protektata de leĝaro en ĉiuj ŝtatoj, realo estas ke ĉasistoj plupafas kontraŭ la Lentuganaso. Dum sekego de 1979-83, ekzemple, la populacio ja ĉirkaŭ 5%. Estis paŝoj al postulo al ĉasistoj pasi ekzamenon por identigo de akvobirdoj en Viktorio (la ŝtato kie, pro la naturo de humidejoj, la Lentuganaso estas plej vundebla) kaj al fari antaŭsezonaj enketoj pri la nombroj de Lentuganasoj en humidejoj kaj al portempe fermi areojn al pafado, sed estas tro frue por koni la efikon de tiuj ŝanĝoj.
 
Por longdaŭra limdato, la ŝlosila survivada temo por la Lentuganasoj estas plej verŝajne habitato pli ol ĉasado. Ampleksaj areoj de iamaj humidejoj en la interno estis sekigitaj kaj klarigitaj por [[agrikulturo]], dum la restantaj areoj estas minacata pro [[saleco]], pro devojigo de akvo por liverado al urboj kaj farmoj, kaj pro longdaŭra [[klimatŝanĝo]]: ĉar [[pluvo]] iĝas malpli ofta kaj pli altaj averaĝaj temperaturoj pliigas vaporigon, la aŭstraliaj internaj humidejoj iĝas malpli kapablaj por elteni vivon.
 
La Humidejoj Hunter (ĉasisto) de Centra Aŭstralio havis por la lastaj 5 jaroj reproduktan programon por helpi sekurigi la survivadon de tiu vundebla specio. La programo ĵus havis ioman sukceson per du sukcesaj eloviĝoj (24 anasoj). Interesataj membroj de publiko povas vidi (kaj subteni) la Lentuganasojn ĉe la protektataj humidejoj laŭ la [[Ramsar-Interkonsento]].
 
==Referencoj==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=20853|title=Stictonetta naevosa|downloaded=11a Majo 2006}} Kriterio kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
 
*Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). ''Australian Journal of Zoology'' '''44'''(1): 47-58. <small>{{DOI|10.1071/ZO9960047}}</small> (HTML abstract)
 
* "Chance to visit freckled friends", F.;Callaghan (16a Aprilo 2008). ''Newcastle Herald''
 
==Eksteraj ligoj==
{{commons-inline|Stictonetta naevosa|''Stictonetta naevosa''}}
 
{{birdoj}}