Historio de Moskva Ŝtata Universitato: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e (r2.6.1) (robota forigo de: [[ru:Московский государственный университет имени М. В. Ломоносова#История становления и развития Московского Университет)
e
Ŝtataj asignadoj nur parte kontentigis bezonojn de la universitato, des pli ke dekomence oni ne prenis pagon por klerado, kaj poste komencis liberigi malriĉajn studentojn de ĝi. Estraro de la universitato bezonis serĉi aldonajn fontojn de spezo, ne ekskluzante okupiĝon pri komerca agado. Grandegan monoferon okazigis mecenatoj Demidov-oj, Stroganov-oj, [[Jekaterina Daŝkova]] k.a.). Ili aĉetis kaj donis al la universitato sciencajn instrumentojn, kolektojn, librojn, fondis stipendiojn por studentoj. Laŭ formiĝinta tradicio profesoroj testamentis al la universitata biblioteko siajn personajn kolektojn.
 
Moskva universitato havis gravan rolon en disvastigo kaj popularigo de variaj sciencoj. Dum lekcioj de universitataj profesoroj kaj disputoj de studentoj rajtis ĉeesti publiko. Aprile de[[1756]] ĉe Moskva universitato sur strato Moĥovaja estis malfermitaj presejo kaj librobutiko. Samtempe la universitato komencis eldoni dufoje en semajno unuan en la lando neoficialan gazeton "Moskovskie Vedomosti", kaj ekde januaro de [[1760]] - unuan en Moskvo literaturan revuon "Poleznoje uveselenie" ["Utila distro"]. Dum dek jaroj, de [[1779]] ĝis [[1789]] la presejon gvidis lerninto de la universitata gimnazio, elstara rusa klerigisto [[Nikolaj Novikov]].
 
Unu jaron post kreo de la universitato, la unuaj legantoj jam povis viziti la universitatan bibliotekon. Dum pli ol 100 jaroj ĝi estis la sola publika biblioteko en [[Moskvo]].
4 213

redaktoj