Ike Quebec: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 6:
Kvankam Quebec ne estis klara virtuozo sur sia instrumento, lia alta profesieco faris lin demandata studiomuzikisto kaj gastmuzikisto por pli longaj koncertvojaĝoj, de kiuj li faris multaj kun la granduloj de la [[svingo (muzikstilo)|svingerao]] – al liaj dungintoj apartenas ekzemple [[Ella Fitzgerald]], [[Benny Carter]] kj aparte [[Cab Calloway]]. Sub propra nomo Quebec surdiskigis en 1944 kun muzikistoj kiel [[Tyree Glenn]], [[Tiny Grimes]], [[Milt Hinton]] kaj [[Oscar Pettiford]] kelkajn titolojn por [[Blue Note Records|Blue Note]], inter ili „Blue Harlem“, kiu fariĝis furoraĵo.<ref>Je la du kunsidoj li surdiskigis krome ''Facin' the Face, Mad About You'', ''Tiny's Exercise'' kaj pluajn titolojn. ''The Complete Blue Note Forties Recordings Of Ike Quebec And John Hardee'' (Mosaic MR4-107, MD3-107); komp. jazzdisco.org.</ref>
 
La malflorado de la [[bandego]]j fine de la 1940-aj jaroj metis Kvebekon antaŭ profesiajn kaj finfine ankaŭ personajn problemojn. Pro sia drogomanio li pasigis grandparton de la 1950-aj jaroj en plej vasta muzika malaktiveco. Helpe flankigis lin je ĉi tiuj malfacilaj cirkonstancoj lia amiko [[Alfred Lion]], kunfondinto de [[diskeldonejo]] ''[[Blue Note Records]]''. La tenorsaksofonisto laboris komence por la malgranda firmao kiel talentserĉisto; laŭ lia rekomendo ekestis ekzemple la ĝis nun famaj [[improvizad-kunsido|sonregistro-kunsidoj]] kun la pianistoj Bud Powell kaj [[Thelonious Monk]], kies rezultoj validas kiel mejloŝtonoj en la verkaroj de la du muzikistoj.
 
Ĉar intertempe Quebec konfirmiĝis je la taskoj donitaj al li, Lions komisiis al la muzikisto (kiu iom post iom subigis siajn drogproblemojn) pli kaj pli respondecajn taskojn: ekde nura peranto li antaŭeniĝis baldaŭ kiel arta redaktanto de Blue Note, kaj finfine li ankaŭ povis direkti registrad-kunsidojn proprareĝie (inter ili produktadojn kun [[Dexter Gordon]]). En la socia klimato de [[Usono]] dum la malfruaj 1950-aj jaroj la konfidoplena kaj amika kunlaboro de Lion kaj Quebec estis klara signalo por la subigo de la vaste disvastiĝinta [[rasismo|rasa separigo]] en la [[diskeldonejo|muzika industrio]].