Vissarion Ŝebalin: Malsamoj inter versioj

447 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
aldonas pluan informon tradukitan el la angla vikipedio kaj eksteran ligilon
e (r2.7.1) (robota aldono de: da, de, fi, fr, it, ja, ru, sv, zh)
(aldonas pluan informon tradukitan el la angla vikipedio kaj eksteran ligilon)
Ŝebalin naskiĝis en [[Omsk]]; liaj gepatroj estis lernejaj instruistoj. Li studis muzikon en la omska kolegio. Poste, laŭ la propono de lia profesoro, Ŝebalin veturis al [[Moskvo]] por montri siajn unuajn komponaĵojn al [[Nikolaj Mjakovskij]].
 
En 1928 Ŝebalin gradiĝis en la [[Moskva Ĉajkovskij Konservatorio]]; lia diploma verko estis la Unua Simfonio. Gradiĝinte el la Konservatorio, Ŝebalin iĝis profesoro tie. Li instruis, interalie, [[Karen Ĥaĉaturjan]], [[Aleksandra Paĥmutova]], kaj [[Edison Denisov]]. La komponisto estis bona amiko de [[Dmitri Ŝostakoviĉ]], kiu dediĉis sian duan arĉkvarteton al li.
 
La verkaro de Ŝebalin estis diversa: li interalie komponis multajn arĉajn kvartetojn, simfoniojn, ĥorverkaĵojn, kaj operojn.
 
En 1953 kaj 1959 Ŝebalinon atakis [[apopleksio]]j; post la dua li akiris [[afazio]]n. La komponisto fine mortis en 1963 pro tria atako. Kelkaj monatoj antaŭ tio li finis sian kvinan simfonion, kiun Ŝostakoviĉ priskribis kiel "brila, krea komponaĵo, plenigita per la plej altaj emocioj optimistaj kaj vivplenaj."
Ŝebalin mortis en 1963; li estis enterigita en la Novodeviĉij tombejo, apud la tomboj de liaj profesoroj kaj kolegoj.
 
Ŝebalin mortis en 1963; li estis enterigita en la Novodeviĉij tombejo, apud la tomboj de liaj profesoroj kaj kolegoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==
*{{angle}} [http://home.wanadoo.nl/ovar/shebalin.htm Plena verkaro de Ŝebalin]
 
{{vivtempo|1902|1963|Ŝebalin, Vissarion}}