Ike Quebec: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Ike Quebec.jpg|200px|thumb|Ike Adams QUEBEC]]
{{Portalo Muziko}}
'''Ike Abrams QUEBEC''' (*naskita la [[17-an de aŭgusto]] [[1918]] en [[Newark (Nov-Ĵerzejo)|Newark]], [[Nov-Ĵerzejo]]; mortita la [[16-an de januaro]] [[1963]] en [[Novjorko]]) estis [[usono| usona]] [[ĵaz]]-[[tenorsaksofonisto]] kaj [[sondisko]]produktisto.
== Vivo kaj verkado ==
Quebec ricevis dum sia junaĝo pianolecionojn kaj komencis sian karieron sur ĉi tiu instrumento; krom tio li ankaŭ laboris en la 1930-aj jaroj kiel profesia dancisto. Al sia posta ĉefinstrumento, la tenorsaksofono, li alvenis nur proks. 1940. Kiel multaj el siaj kolegoj li formis sian instrumentan stilon laŭ tiu de [[Coleman Hawkins]], la „patro de tenorsaksofono“. Pli gravan rolon ol ĉe Hawkins en la ludo de Quebec tenis tamen ekde la komenco la melodia lingvo de [[bluso]]: ĉi tiu esprimpova muzikada idealo enfluis aparte en liajn interpretadojn de [[Balado (muziko)|baladoj]], kio dum la 1940-aj jaroj ankoraŭ estis tre nekutima. La kolego kaj mentoro de Quebec, [[Ben Webster]], kiu havis similan baladostilon, laŭdis la bonan sentemon de la pli juna kaj precizigis: „[...] alian sentemon ol la plej multaj [...]. Kompreneble tiam ĉiu sekvis al Bean, sed Quebec tenis vigla tute apartan aferon.“ <ref> Kunzler, p. 4475 (komp. ''Jazz-Lexikon'' vol. 2, p. 1050).</ref>