Budhana krizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Iiyyaann (diskuto | kontribuoj)
Iiyyaann (diskuto | kontribuoj)
Linio 8:
En Sud-Vjetnamio, lando kie la budhisma plimulto estas taksita kiel enhavinte inter 70 kaj 90 procentojn de la loĝantaro en 1963, la por-katolika politikagado de la prezidanto Ngô Đình Diệm kontraŭbatalantigis multajn budhanojn. Kiel katolika malplimultano, lia registaro estis favorema al katolikanoj en publikaj servoj kaj militistaj hierarkiigoj, kiel en la posedigo de tero, negocaj favoraĵoj kaj impostaj cedaĵoj. Diệm iam diris al altranga oficiro, forgesante ke li estis budhano: "Metu viajn katolikajn oficirojn en riskplenajn lokojn. Ili estas fidindaj." Multaj oficiroj en la ARVN konvertiĝis al katolikismo pro kredo, ke iliaj hierarkiigaj eblecoj dependis de ĝi, kaj al multaj oni rifuzis hierarkiigon se ili ne tion faris. Krome, la dissendo de armiloj al vilaĝaj memdefendaj milicoj celantaj malemigi vietkongaj geriloj estis farita tiel, ke armiloj estu donitaj nur al katolikanoj. Kelkaj katolikaj pastroj starigis privatajn militistarojn, kaj en pluraj areoj okazis devigitaj konvertiĝoj, rabadoj, dispremadoj kaj malkonstruadoj de pagodoj. Iuj budhismaj vilaĝoj konvertiĝis amase por ricevi helpon aŭ eviti esti perforte transloĝigitaj de la reĝimo de Diệm.
 
La katolika eklezio estis la plej granda terposedanto en la lando, kaj la "privateco", kiu estis trudita al budhismo de la francanoj, devigante oficialan permeson por realigi publikan agadon, ne estis aboligita de Diệm. Al la tero posedata de la preĝejaro ne trudiĝas tera reformleĝo, kaj katolikanoj estis ankaŭ fakte sen terateraj laborodevolaborodevoj, kiunkiujn la registaro devigis al ĉiujla aliajceteraj civitanoj; publika elspezado estis misproporcie distribuita al plimulte katolikaj vilaĝoj. Sub Diệm, la katolika eklezio ĝuis specialan sendevigoj en proprietigo, kaj en 1959 li dediĉis la landon al la virgulino Maria. La vatikanan flagon oni regule flugigis en grandaj publikaj eventoj en Sud-Vjetnamio.
 
==Referencoj==