Radioteleskopo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
alineo historio aldonita, trad. el la angla vikio
Linio 11:
* kontrolo de spacsondiloj, do ricevo de iliaj informoj kaj sendado de stirsignaloj.
* Serĉado de signaloj de eksterteraj inteligentoj, [[SETI]].
 
== Historio ==
[[Dosiero:Janksy Karl radio telescope.jpg|right|200px|thumb|left|Rekonstruo de la unua radioteleskopo de Jansky
La unua anteno por identigi astronomajn radiosignalojn estis konstruita en 1931 de [[Karl Guthe Jansky]], ingeniero laboranta ĉe [[Bell Labs|Bell Telephone Laboratories]]. Lia tasko estis identigi signalojn kiuj intermiksis kun signaloj de radiotelefonoj.
La antenoj de Jansky estis aranĝo de [[dipolo]]j kaj [[reflektilo]]j tauĝaj por ricevi signalojn je 20,5 MHz. Ĉio estis muntita sur tablo turnigebla en ĉiujn direktojn. La diametro estis ĉ. 30 m, la alteco ĉ. 6 m. Post kiam li mezuris signalojn el ĉiuj direktoj dum kelkaj monatoj Jansky listigis ilin en tri grupojn: proksimaj fulmotondroj, malproksimaj fulmotondroj kaj malforta daŭra sono de dekonata fonto.
 
Li fine konstatis, ke la malforta sono ripetiĝis en ekzakte 23 horoj kaj 56 minutoj. Tiu periodo estas la longo de unu astronoma, [[sidera tago]]. Tio estas la tempo, kiun iu fiksa astronoma objekto bezonas por aperi denove al la sama loko en la ĉielo. Jansky tial supozis, ke la sono fontis de ekster la atmosfero de la Tero. La signalo estis plej forta en direkto de la konstelacio [[Arkpafanto]].
 
[[Dosiero:Grote Antenna Wheaton.gif|thumb|left|175px|unua parabola radioteleskopo de Reber]]
Radioamatoro [[Grote Reber]] konstruis en 1937 parabolan antenon kun diametro de 9 m,kiu povis ricevi pli altajn frekvencojn ol tiu de Jansky. Pionire li faris kompletan superrigardon de radiosignaloj en la por li videbla ĉielo.
 
La granda progreso de la radar-teknologio dum la dua mondmilito ebligis ties uzon ankaŭ en radioastronomio, kiu poste rapide evoluis.
 
== Elstaraj teleskopoj ==