Wągrowiec: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 144:
20-an de marto 17 personoj renkontiĝis en Vongrovjec, por finfine elekti estraron de EDE-PL kaj oficialigi asocion kiel filion de Eŭropunia Federacio de EDE.
Post preskaŭ unu jara intensa laboro niaj taskoj estis plenumitaj, sukcesa kolekto de 1000 subskriboj, statuto. Juna organizaĵo kun prezidanto: Franciszek WITUCKI, vicprezidantoj: Anna LASKOWSKA kaj Edward KOZYRA, kiel pluaj membroj de polaj urboj: Gdinio / [[Gdynia]], [[Bielsko-Biała]], [[Krasnystaw]], Malborko / [[Malbork]] kaj lokaj matadoroj garantias novspecan politikan agadon de esperantistaro.
Ĉe okazo estis kunveno kun [[parlamentano]] de Polapola [[Sejmo]] Stanislao Stec. Same estis aranĝita prelego al c. 150 lernantoj de supergimnaziaj lernejanoj, kiun majstre gvidis kol. Kazimiro Krzyżak.
Kelktaga restado estis ankaŭ intense uzita por instruado en la loka Centro de Esperanta Kulturo, kiu vere estas Esperanto-trezoro kaj ĝi troviĝas en centro de Vongrovjec. Bonegajn kondichojn povas nur aliaj envii.
Estis ankaŭ pritraktitaj programeroj por venonta GES-2. La nove inaŭgurita Akvoparko en Vongrovjec - plej moderna en tuta regiono donos bonegajn kondiĉojn por familia vojaĝo al la sekvontaj GES!!!
Linio 151:
 
De la 25-a ĝis la 29-a de junio 2011, en la pitoreske situanta urbo Vongrovjec okazis la kultur–politika E-aranĝo GES-2, „La 2-a Grandpolia Esperanta Somero” en kiu krom polaj esperantistoj partoprenis ankaŭ gastoj el [[Germanujo]], [[Hungario]], [[Italio]], [[Serbio]] kaj [[Ĉinio]].
Dum la unua tago la aranĝon honorigis per sia ĉeesto [[parlamentano]] de la [[Pola Sejmo]] - [[Tadeusz Tomaszewski]] (legu: Tadeo Tomaŝevski), kiu alportis kaj tralegis specialan salutleteron de Vicprezidanto de la pola [[Pola Sejmo]] – [[parlamentano]] [[Jerzy Wenderlich]] (legu: Georgo Venderliĥ), la Alta Protektanto de la Dua GES, al kiu oficaj devoj malebligis personan ĉeeston dum la aranĝo.
Dum la diskutado, la [[parlamentano]] de pola [[Sejmo]] Tadeo Tomaszewski sugestis al ni, ke eblas kaj valoras krei en la Pola Sejmo - Parlamentanan Klubon de E-amikoj kiu per sia agado helpos en disvastigo de la ideo kaj lingvo Esperanto en la Polapola [[Sejmo]] kaj Pollando kaj havus konstantan kontakton kaj kunlaboron kun i.a. Pola Societo [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] (EDE-PL). [[Parlamentano]] Tomaszewski promesis, ke post la aŭtunaj novaj balotoj por la [[Pola Parlamento]], se li denove estos parlamentano, ni povas certe kalkuli je lia helpo kaj li povus gvidi la Parlamentanan Klubon de E-amikoj.
Kun germanaj kaj hungaraj reprezentantoj de Eŭropa Federacio de EDE ni diskutis pri eblecoj de nia agado sur la eŭropa politika scenejo kaj pri eblecoj de disvastigo de [[Esperanto]] en [[Eŭropo]] kiel duonoficiala lingvo apud la 23 oficialaj lingvoj de [[parlamentano]].
Pola Sekcio de EDE formiĝis plej parte de membroj de t.n. Iniciata Grupo „Esperanto por EU”. S-ro Kazimiro Krzyżak (legu: Kĵiĵak) priparolis do la plej gravajn sukcesojn de tiu ĉi grupo kaj oficiale la grupon likvidis, por ke ĉiujn taskojn transprenu jam pli multaj membroj de EDE-PL. Fine, ĉiuj aktivaj membroj de antaŭa Iniciata Grupo ricevis pro sia agado bele faritajn „dankesprimojn” kaj s-roj Kazimiro Krzyżak kaj Francisko Witucki (Prezidanto de EDE-PL) ankaŭ simbolajn distingojn.