Wągrowiec: Malsamoj inter versioj

13 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
 
De la 25-a ĝis la 29-a de junio 2011, en la pitoreske situanta urbo Vongrovjec okazis la kultur–politika E-aranĝo GES-2, „La 2-a Grandpolia Esperanta Somero” en kiu krom polaj esperantistoj partoprenis ankaŭ gastoj el [[Germanujo]], [[Hungario]], [[Italio]], [[Serbio]] kaj [[Ĉinio]].
Dum la unua tago la aranĝon honorigis per sia ĉeesto [[parlamentano]] de la pola [[Pola Sejmo]] - [[Tadeusz Tomaszewski]] (legu: Tadeo Tomaŝevski), kiu alportis kaj tralegis specialan salutleteron de Vicprezidanto de la pola [[Sejmo]] – [[parlamentano]] [[Jerzy Wenderlich]] (legu: Georgo Venderliĥ), la Alta Protektanto de la Dua GES, al kiu oficaj devoj malebligis personan ĉeeston dum la aranĝo.
Dum la diskutado, la [[parlamentano]] de pola [[Sejmo]] Tadeo Tomaszewski sugestis al ni, ke eblas kaj valoras krei en la Pola Sejmo - Parlamentanan Klubon de E-amikoj kiu per sia agado helpos en disvastigo de la ideo kaj lingvo Esperanto en la pola [[Sejmo]] kaj Pollando kaj havus konstantan kontakton kaj kunlaboron kun i.a. Pola Societo [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]] (EDE-PL). [[Parlamentano]] Tomaszewski promesis, ke post la aŭtunaj novaj balotoj por la pola [[Pola ParlamentoSejmo]], se li denove estos parlamentano, ni povas certe kalkuli je lia helpo kaj li povus gvidi la Parlamentanan Klubon de E-amikoj.
Kun germanaj kaj hungaraj reprezentantoj de Eŭropa Federacio de EDE ni diskutis pri eblecoj de nia agado sur la eŭropa politika scenejo kaj pri eblecoj de disvastigo de [[Esperanto]] en [[Eŭropo]] kiel duonoficiala lingvo apud la 23 oficialaj lingvoj de [[parlamentanoEŭropa Unio]].
Pola Sekcio de EDE formiĝis plej parte de membroj de t.n. Iniciata Grupo „Esperanto„[[Esperanto]] por EU”[[Eŭropa Unio]]”. S-ro Kazimiro Krzyżak (legu: Kĵiĵak) priparolis do la plej gravajn sukcesojn de tiu ĉi grupo kaj oficiale la grupon likvidis, por ke ĉiujn taskojn transprenu jam pli multaj membroj de EDE-PL. Fine, ĉiuj aktivaj membroj de antaŭa Iniciata Grupo ricevis pro sia agado bele faritajn „dankesprimojn” kaj s-roj Kazimiro Krzyżak kaj Francisko Witucki (Prezidanto de EDE-PL) ankaŭ simbolajn distingojn.
Dum GES-2, krom la politikaj, okazis ankaŭ la kultur-turismaj aranĝoj.
Dimanĉe, la 26-an de junio, pastro Stanislao Stolc celebris en la loka preĝejo la sanktan meson en la lingvo Esperanto dum kiu, danke al penado de Irena Grochowska (legu: Groĥovska), la loka koruso ekkantis la [[Eŭropa Himno]] en la pola lingvo kaj en Esperanto kaj poste ankaŭ en Esperanto – la religiajn kantojn.
Sennoma uzanto