38-a IS: Malsamoj inter versioj

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: eta|180px|<center>titolpaĝo de la seminaria broŝuro La '''38-a Internacia Seminario''' de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1994...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:54, 12 mar. 2012

La 38-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1994 kaj la 3-a de januaro 1995 en la universitata urbo Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo en la sudokcidento de Germanio.

titolpaĝo de la seminaria broŝuro

Kiel dum antaŭaj jaroj, la Germana Ministerio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis
"Rubo- pinto de civilizacio".