Ferenc Farkas (komponisto): Malsamoj inter versioj
komponisto |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:48, 13 mar. 2012
Ferenc FARKAS [farkaŝ], hungare Farkas Ferenc, Esperante Francisko Farkas estis hungara komponisto.
Ferenc Farkas naskiĝis la 15-an de decembro 1905 en Nagykanizsa. Li mortis la 10-an de oktobro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
Ferenc Farkas frekventis muzikan ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1922–1927, poste 2 jarojn li studis muzikon en Romo. Baldaŭe li laboris en teatroj de Parizo kaj Vieno. Hejmenirinta en 1935 li instruis en la ĉeflernejo, poste la samon faris en tiutempa hungara urbo Kolozsvár (nuntempa Kluĵo en Rumanio). Post la 2-a mondmilito li dirigentis en la Hungara Ŝtata Opero, poste li estris memfonditan muzikan lernejon en Székesfehérvár. Inter 1949-1975 li havis altan postenon en la ĉefurba muzika altlernejo, kie li edukis ekzemple György Ligeti, György Kurtág, Miklós Kocsár, Sándor Szokolay, Emil Petrovics, Tihamér Vujicsics. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1991, pli frue kaj ankaŭ poste diversajn aliajn premiojn.
Memorigiloj
- muzikaj lernejoj en Hungario
Verkoj (selekto)
- A bűvös szekrény (La sorĉa ŝrano), etopero, 1942
- Egy úr Velencéből (Sinjoro el Venecio aŭ Giacomo Casanova), opero
- Csínom Palkó muzika teatraĵo, 1950
- diversaj aliaj muzikaj teatraĵoj kaj operetoj
- diversaj muzikaĵoj
- muzikaĵoj por korusoj
- diversaj akompanaj muzikaĵoj por filmoj
- 6 diskoj en pluraj eldonoj
- muzikaĵoj prezentitaj en Hungara Radio
Fontoj
- Hungara Vikipedio