Ada Lovelace: Malsamoj inter versioj

angla matematikistino
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|Ada Lovelace '''Ada Augusta BYRON King, Grafino de Lovelace''' (naskiĝis la 10-an de decembro 1815 en Londono, Anglio; mortis la [[...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 02:42, 15 mar. 2012

Ada Augusta BYRON King, Grafino de Lovelace (naskiĝis la 10-an de decembro 1815 en Londono, Anglio; mortis la 27-an de novembro 1852, Londono) estas ĉefe konata por esti skribinta programon, kiu povus uzi la analitikan maŝinon de Charles Babbage.

Ada Lovelace

Ada Byron estis la sola leĝa filino de la anglia poeto Lord Byron kaj lia edzino, Anne Isabella Milbanke, kaj estas fama kiel la unua programistino de la tuta historio.

Dum la periodo en kiu ŝi estis implikita kun la projekto de Babbage, ŝi disvolvis algoritmojn, kiuj permesus al la maŝino komputi la valorojn de matematikaj funkcioj. Ŝi ankaŭ publikis kolekton de notoj pri la analitika maŝino.