Enhavo forigita Enhavo aldonita
Le Hibou (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Ŝablono:OraUrso|Le Hibou|Mo}}
'''[http://eo.wikipedia.org/w/wiki.phtml?title=Vikipediista_diskuto:Le_Hibou&action=edit&section=new Aldonu mesaĝon]'''
== Kategorio:Francaj reĝoj ==
 
Ĉu vi rimarkis antaŭ ol krei la kategorion [[:Kategorio:Francaj reĝoj|Francaj reĝoj]] ke jam ekzistis la kategorio [[:Kategorio:Reĝoj de Francio|Reĝoj de Francio]] ? Ĉar vi jam enmetis plurajn reĝojn en tiun kategorion kaj ĉar la alia fariĝis malplena mi forigis ĉi tiun lastan. Tamen mi aldonis la entenon el ĝi (interlingvaj ligiloj kaj ordigo en kategorioj). Gravas ke kategorioj estu ordigitaj mem en kategoriojn. --[[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange]]</font>&nbsp;[[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] 04:58, 1. Apr 2005 (UTC)
 
:Jes, dankon, mi rimarkis ĝin tro malfrue. La unuaj francaj reĝoj ne havis kategorion, do mi kreis la novan. Bedaŭrinde, kiam mi rimarkis la malnovan kategorion, mi ''ne'' rimarkis la super-kategoriojn. Nek la ligojn. Amike, Simon. --[[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 13:30, 1. Apr 2005 (UTC)
 
 
Ĉu vi 100-procente certas pri provincio? Mi suspektas provincon, regionon. [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]] 22:13, 26. Apr 2005 (UTC)
:Ups, nun mi 1000 % malcertas. Stulta eraro! Mi ŝangos gin........ho ve, tial estas la vivo. --[[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 22:30, 26. Apr 2005 (UTC)
==Dankoj==
Dankon, Montanesko, pro la '''Ora Urso'''! Mi tute ne indas ĝin, sed mi portos ĝin fiere.
 
== Aikido ==
 
Dankon pro via bona laboro en [[Aikido]]. Ĝi estas bonega artikolo nun! --[[Vikipediisto:Yekrats|Yekrats]] 03:00, 13. Jul 2005 (UTC)
 
==Gravaj ŝablonoj==
 
Bonvolu '''nepre ne''' proponi ŝablonon DE ad3 t2 kaj similajn (komencantajn per "de") por forigu. Tio devigus min refari la saman laboron denove :-( Ili estas ŝablonoj por kreo de tekstoj pri administraj unuoj en Germanio. Uzata per speciala ordono la ŝablonoj dissolviĝas post la kreo je normala teksto. Pro tio neniu artikolo estas ligita al ĝi. Se mi ĝuste memoras, atentigoj troveblas sub historio. Mi baldaŭ aldonos konvenan klarigon al la diskutpaĝoj. (Krome mi kontrolos ĉu estas ŝablonoj, kiuj vere ne plu estos uzataj.)
 
Amike [[Mo]]
:Ne timu, mi forigos nenion! Propono estas... nur propono. Mi nure volis klarigi la ''milojn'' da ŝablonoj kiu laŭ mi ne havas kialon ekzisti, kaj ofte konfuzas min kiam mi rigardas la ŝablonojn, aŭ serĉas inter ili. --[[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 18:59, 30. Jul 2005 (UTC)
 
== Ŝablonoj de ĉeĥaj distriktoj ==
 
Saluton Le Hibou,
 
mi vidas vin redaktanta ŝablonojn de ĉeĥaj distriktoj (diskutpaĝojn). Supozeble vi preparos ĉiujn ŝablonojn de distriktoj. Do, da tiaj ŝablonoj estas 77. Salutas [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] {{)}} 30. Jul. 2005 21:10 (UTC)
 
Dankon, mi ja scias :) --[[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 21:13, 30. Jul 2005 (UTC)
 
:Le Hibou, en via ludejo aperis dufoje distrikto Cheb. Pardonu, mi ne demandis, ĉu la paĝoj kun la ludejo estas viaj. [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] 30. Jul. 2005 21:29 (UTC)
 
Jes, ĝi estas la mia. Mi konservis ĝin, kiel ĝi estis, dum kafopaŭzo. Permesu min klarigi tion kion mi faras:
#Mi ĉiam trovas la nuntempe situacion pri dokumentado de ŝablonoj, tre konfuza. La [[Vikipedio:Ŝablono]] (laŭ mi) ne estas helpema.
#Do, mi volas krei artikolon "Vikipedio:Listo de Ŝablonoj" - tiu ĉi nun estas mia ludejo.
#Mi ne forigos iun ajn ŝablonon (ne ĉagreniĝu!), sed iufoje mi proponos forigon - kvankam, propono ne estas forigo, nur propono!
#Mi pripensas, ke ĉiu ŝablono havu dokumentadon, en ĝia diskutpaĝo, se eble. Amike, --[[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 21:50, 30. Jul 2005 (UTC)
 
:Dankon por viaj klarigoj. Mi iom eksilentis, ĉar mi estis ŝvitanta pro granda varmego reganta ĉi tie, ke eĉ ne ĉevalo tiel ŝvitas. Mi konsentas kun vi, ke la [[Vikipedio:Ŝablono]] tro ne helpas. Mi konas tion laŭ miaj spertoj, kiam mi serĉis ion. Amike [[vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] {{)}} 30. Jul. 2005 22:47 (UTC)
 
Kiam vi estos redaktanta ŝablonon de [[distrikto Opava]], tie estas [[Hlučín]] kaj de tie mi estas. [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]]
 
===Serĉado en ŝablonoj===
 
Pardonu min, se mi senĉese haltigas vin en via laboro, sed ankoraŭ mi volas demandi vin, kiel vi sukcesas kun serĉado de indikoj en la ŝablonoj. Se mi volas serĉigi urbon, pri kiu ne estas artikolo, sed kiu troviĝas en ia ŝablono (do ĝi brilas ruĝe), la vikipedio ne serĉos ĝin, kvankam ĝi estas ie skribita. Se mi volas serĉi ĝin, mi devas "komplike" malfermi kelke da artikoloj, ol mi serĉos ĝin. Kaj kion faros iu, kiu ne scias, ke ĝi estas ie skribita. Kaj ĝenerale? Kiel estas sukcesa via serĉado. Kiam mi estis kreanta la ŝablonojn de ĉeĥaj distriktoj, mi igis serĉi konkretan ŝablonon, kiu ankoraŭ ne ekzistis, iam mi sukcesis kaj la vikipedio "respondis " al mi, ke tia ŝablono ne ekzistas, proponante al mi jam nomon por krei ĝin. Sed plurfoje respondo estis tia, ke ĝi ne ekzistas kaj ke mi uzu googlan serĉon. Mi devis krei do la nomon de ŝablono en ia artikolo (por ke ĝi lumu ruĝe) kaj nur poste mi povis redakti ĝin. [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] {{)}} 30. Jul. 2005 23:16 (UTC)
:Se mi bone komprenas vin, jes, mi ankaŭ rimarkis tiun ĉi fenomenon! Kvankam, por mi ĝi ne estas granda problemo, mi ne vidas kial vi plendas! - eble mi miskomprenas vin. Mi klarigos miajn pensojn:
#Alklakante ruĝan ligilon (ĉu ŝablono ĉu artikolo) ĉiam sendas vin al "Redaktante xxxxxx", "Redaktante Ŝablono:xxxxx" ktp, kie vi povas krei novan artikolon.
#Se vi tajpas nomon de ne-ekzistanta artikolo aŭ ŝablono, en la serĉ-kesto maldekstren, kaj klakas "Ek!", aparte de la serĉadon, ĝi ofte sed ne ĉiam donas al vi la okazon krei la novan artikolon/ŝablonon. Mi ne scias kial ĝia konduto ŝanĝiĝas. ('''Ĝi''' = Vikipediio!).
#Se vi havas problemon pri komplike malfermante artikolojn, eble vi uzas "malbonan" retumilon. Mi uzas ''Firefox''-on, kaj mi povas fari tiujn ŝangojn al Cheĥaj ŝablonoj sufiĉe rapide, ĉar mi havas samtempe 3 aŭ 4 malfermitajn artikolojn, kiu ne estas tro komplika (ho, iomete, eble!)
:Mi esperas ke tiu helpas, sed eble mi respondis al demando kiun vi ne demandis! [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 00:16, 31. Jul 2005 (UTC)
 
:*Saluton Le Hibou, dankon por via respondo. Skribinte "komplike" mi opiniis jenon: se mi volas legi iun artikolon, mi devas trovi "vojon" tra kelke da artikoloj, en kiuj estas ligiloj al mia serĉata artikolo. Se mi klakos ties nomon rekte en fenestreton por la serĉado, ofte tiu helpo funkcias, sed se mi klakos nomon de neekzistanta artikolo, malofte Vikipedio respondos al mi tiel, ke mi povas redakti ĝin. Se mi klakos nomon ekz. de urbo, kiu estas ja skribita ie en ŝablono, sed artikolo pri tiu urbo ankoraŭ ne ekzistas, Vikipedio respondos al mi, ke ĝi trovis nenion kaj se mi volas, mi povas uzi googlon por trovi ĝin. Tio estas "malagrabla", se mi komencante labori malfermas la tutan Vikipedion por krei novan artikolon, kies nomo estas ja ie tajpita, sed la sistemo ne "scias" trovi ĝin. Tiam mi devas, kiel mi jam skribis, uzi pli longan vojon tra kelke da ekzistantaj artikoloj. [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] {{)}} 31. Jul. 2005 09:59 (UTC)
 
== Pri ŝvito ==
Ni angloj, ni ŝvitas kiel porkoj, ne ĉevaloj. Ojnk.
 
== Konkludo ==
 
Ĉar jam estas multaj horoj sen gravaj ŝanĝoj en argumentoj al aldonoj, mi pensas ke oni povas konkludi. Mi proponas tion:
 
Vikipediistoj [[Vikipediisto:Slavik IVANOV|Slavik]], [[Vikipediisto:Roberto|Roberto]], [[Vikipediisto:Narvalo|Narvalo]],[[Vikipediisto:Vikreykja|Vik Reykja]], [[Vikipediisto:Bab|Bab]], [[Vikipediisto:Lingvano|Lingvano]], [[Vikipediisto:Petr Tomasovsky|Petro]] kaj [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]], post longa diskuto, REKOMENDAS:
 
# Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiu aperas en [[Vikipedio:Nomoj de titoloj]];
# Ne esperantigi proprajn nomojn;
# Klopodi klarigi la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve per esperanta alfabeto aŭ IFA-alfabeto;
# Se iam la nomo estis esperantigita, klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri [[Braziljo]].
 
Se tiuj aprobas, mi publikibos en babilejo.
 
Bonvole ne respondu min rekte, sed en diskutpaĝo de Vikiprojekto.
 
[[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 04:53, 30. Sep 2005 (UTC)
 
== Francaj pentristoj ==
 
Ne gravas, en ordo ! :=) Mi ankoraŭ ne konis tiun regulon (estas ekzacte inversa sur la franca vikipedio)
 
Aliparte, mi ĵus legis la anoncon de la babilejo pri la nomoj de titoloj : viaopinie, ĉu la titoloj "[[Metropolitan Museum of Art]]" kaj "[[National Gallery of Art]]" estas korektaj, aŭ ĉu mi devas esperantigi ilin ?
 
Amike,
 
[[Vikipediisto:Thomas Guibal|Thomas Guibal]] 09:23, 10. Okt 2005 (UTC)
 
== Ŝablono akvofluo ==
Saluton, mi estas iom nova ĉe vikipedio kaj ne bone scias kie mi devas komenti jenon: Mi ĵus aldonis vian ŝablonon pri akvofluo en [[Gvadalkiviro]] kopiante la formaton de [[Rodano]] kaj volis demandi al vi (kreinto de la ŝablono, ĉu?)... Mi pensas ke en la sepa loko anstataŭ "Alfluantoj" pli taŭgus "Trafluas", ĉu vi ne samopinias. Dankon kaj se ĉi tie ne estas la loko por diri tion, bonvolu sciigu al mi. Ĝis. Ed.
 
===Respondo pri akvofluo===
:Unue, [[Vikipediisto:Montanesko|Montanesko]] estas kreinto de tiu ŝablono. Eble vi rigardis en la historio de la diskutopaĝo, anstataŭ la ŝablono mem. Sed ne gravas. Normale, lingve almenaŭ, mi fidas je Montanesko.
:Due, mia opinio: "Alfluantoj" temas pri la riveroj kiuj fluas al (ekz.) Rivero Gvadalkiviro, t.e. riveroj kiu eniras Gvadalkiviron. En la ekzemplo de Rodano, mi supozas ke "riveroj en Francioj kaj Svislando fluas al rivero Rodano", ĉu ne? Do, la alfluantoj de Gvadalkiviro estas Genil, Guadalbullón y Guadiana Menor. Kie trafluas la rivero? Hispanio, Kordovo, Andaluzio, eble vi menciu tiujn ene de la teksto.
 
===Kie vi diru pri tiun?===
:Ĉi tie, kial ne?
:Aŭ en la diskutopaĝo de la ŝablono (preferinde - ''se'' iu kontrolas ĝin, kio ne estas certa). Metu bonan komenton ankaŭ en la "Resumo:" kadro, kiam vi ŝanĝas la diskutopaĝo, iu respondos.
:Aŭ demandu al Montanesko, kaj ĝisatendu lian respondon. Li ne estas ĉiam ĉi tie.
:Aŭ demando en la [[Vikipedio:babilejo|babilejo]].
 
===Nerilataĵo===
:Mesaĝante, bv subskribi vian nomon, uzante kvar tildos: <big><nowiki>~~~~</nowiki></big>, tiamaniere vi aŭtomate montras vian nomon kaj la daton de la mesaĝo.
:Kvankam "Hispanujo" ne estas eraro, "Hispanio" estas pli preferata ĉi tie. La "-ujo" formo ŝajnas iomete eksmoda.
 
Amike, [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 00:49, 31. Okt 2005 (UTC)
----
 
== Fue militar ==
 
"Fue militar" ne estas portugallingva diraĵo, estas hispanlingva. Mi ne vidis tion en artikolo, en la artikolo estis "foi um militar"... Ne konfuzu mian lingvon al malriĉa lingvo de miaj kuzoj [[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 16:30, 4. Nov 2005 (UTC)
::Multajn pardonojn mi petas! Mi estas la stultulo [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 16:35, 4. Nov 2005 (UTC)
:::Kompreneble.[[Vikipediisto:Roberto|Roberto]] 16:54, 4. Nov 2005 (UTC)
 
== Pri brasikoj kaj reĝoj ==
 
Saluton! Mi rimarkis vian ekzemplon en la primajuskliga diskuto en la [[Vikipedio:Diskutejo|diskutejo]]. Verŝajne plejmultaj simple preteratentis ĝin, sed min ĝi kaptis: Ĉu vi ankaŭ estas [[Aventuroj de Alico en Mirlando|Alico]]-ŝatanto? Ankaŭ al mi plaĉegas tiu libro, kaj de ĝi eĉ speciale ĝuste [[La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto]] :) [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 09:45, 16. Nov 2005 (UTC)
:Ho jes, vi ja rajtas! Fakte, mi uzis la frazon unufoje antaŭe, kaj nur unu homo rimarkis la referencon, mi nun forgesas kiun. Sed, mi pensas ke la frazo estas vaste konata en la angloparolanta mondo, mem inter tiuj kiuj ne konas Alicon. Kiam mi estis pli juna, mi vidadis infanan televidprogramon ''Cabbages and Kings'' (brasikoj kaj reĝoj), kaj pro tio mi legis Alicon, kiun mi tre ŝatis. [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 10:08, 16. Nov 2005 (UTC)
::Dankon pro la respondo. Mi ĝojas ekscii, ke mi pravis. Ankaŭ mi tre ŝatis Alicon, kvankam mi legis ĝin nur eble 18-jaraĝa, ĉar antaŭe mi opiniis ĝin neinteresa fabelo por infanoj. Ĉar vi Alicon ŝatas kaj se vi volas, vi povas helpi min disvolvigi la artikolojn pri ĝi, de kiuj mi multajn ĵus ekis: [[Alico en Mirlando]], [[Trans la spegulo]], [[La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto]], [[Lewis CARROLL]] k.a. Iom problema afero estas, ke en e-o ekzistas pluraj tradukoj de la libro kaj de la nomoj (sed ja estas multe pli bone, ol se ekzistus neniuj :-) Tamen mi opinias, ke tiom bona libro kiel Alico devus esti bone priskribita en la Vikipedio. [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 12:55, 16. Nov 2005 (UTC)
:Certe mi volas helpi, se mi povas. Tamen, mia scio de Lewis Carroll, kaj de liaj libroj, estas bedaŭrinde malgranda.
::Mi jam kun ĝojo malkovris viajn redaktojn en tiuj artikoloj kaj ĝuas vian kunlaboradon. Kiam mi havos tempon, mi denove daŭrigos la plibonigan procedon. Nek mi tiom spertas pri la libroj (mi nur legis ilin ĉeĥlingve, partojn anglalingve, nun estas leganta ilin en esperanto kaj ellernis kelkajn la poemojn parkere). La traduko kaj verkado por la e-a Vikipedio do helpas ankaŭ al mi ekkoni la librojn pli profunde. Oni povas ankaŭ lerni tion, kion oni ne scias, de la alilingvaj artikoloj - certe vi trovos ĉe [[Alico en Mirlando]] en la listo maldekstre sube ligilon al artikolo samtema en iu lingvo, kiun vi komprenas - do vi povas helpi tradukante la informojn de tiu artikolo esperanten :) Ĝis kaj dankon pro via kunlaboro! [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 21:09, 18. Nov 2005 (UTC)
Hodiaŭ mi iom denove "freneziĝis" pri la temo kaj elverkis kompletan artikolegon pri [[La Aventuroj de Alico en Mirlando]] kaj ankoraŭ "apartigilon" pri la du libroj samtempe, [[Alico en Mirlando]]. Kion vi opinias pri tiu laboro? Ankoraŭ plibonigindas la artikolo pri [[Lewis CARROLL]], sed tion ni faru nur iom pli poste. --[[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 00:09, 20. Nov 2005 (UTC)
:Tre bone farita! (kaj rapide, ankaŭ). Mi havas kelkajn komentojn, momente jen nur unu: La traduko, "Freneza tefesto" en la angla ĝi estas "The Mad Hatter's Tea-Party", aŭ "La tefesto de la Freneza Ĉapelisto/Ĉapelofaristo/?", t.e. la Ĉapelisto estas freneza, ne la tefesto. Tamen, se tiu estas traduko laŭ Broadribb mi kontentas. Ne estas gravega.
:Nun mi estas (re)legante je "Trans la spegulo", por la unua fojo en E-o, kaj ĝi ŝajnas al mi kiel bona traduko.
:Pri Lewis Carroll, jes, pli da laboro necesas. Eble morgaŭ mi kontribuos iomete. [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 00:37, 20. Nov 2005 (UTC)
 
==Pri Britio ktp==
Mi lasis respondojn al viaj proponoj ĉe [[Diskuto:Unuiĝinta Reĝlando]] - bonvolu komenti. --[[Vikipediisto:Gabriel BEECHAM|Gabriel BEECHAM]] 15:43, 20. Nov 2005 (UTC)
 
== Pri la vorto 'kosmo' ==
 
Mi (post legado de la ĉi-rilata diskutpaĝo) persone preferas la vorton '''kosmo''' super 'spaco' por vortoj kiel kosmoŝipo ktp. Mi volas vin atentigi pri la vortoj uzataj por homo esploranta la kosmon: kosmonaŭto sed ankaŭ astronaŭto kaj eĉ tajkonaŭto (vidu: [[Shenzhou 6]]). Se poste japanoj kaj eŭropanoj ankaŭ sendos homojn al la kosmo, estos jam tro da diversaj vortoj, do prefere estas simpligi al 'kosmonaŭto'.
Salutas vin [[Vikipediisto:Biciklanto|Biciklanto]] 14:53, 29. Nov 2005 (UTC)
:Dankon, Biciklanto, mi tute akordas kun vi pri kosmonaŭto. Se la eŭropa komisio povus elekti la nomon por eŭropaj kosmo-veturantoj, eble ni havus "Eŭronaŭtojn" (mallongigo: €-nauto, oficiale sen ĉapelita litero, kaj sen pluralformo)!. Mi klopodos ŝanĝi ĉiujn okazojn de "spaco-" al "kosmo-", kie ajn mi trovas ilin, se la kunteksto ĝin postulas. [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 15:09, 29. Nov 2005 (UTC)
 
== Prononco de 'Moresnet' ==
Saluton el Nov-Jorko! Mi ĵus vidis en Frappr ke vi loĝas en Belgio. Ĉu vi povus diri al mi, kiel oni prononcas la loknomon 'Moresnet' franclingve (kaj, se malsame, nederlande kaj germane)? Ĉu oni diras /moréné/? Dankon! <br>
[[Vikipediisto:Jmb|Jmb]] 00:12, 8. Dec 2005 (UTC)
:Bedaŭrinde, sed kvankam mi loĝas en Belgio, mi estas anglo! Mi neniam aŭdis iun elparoli "Moresnet". Pli malfeliĉe estas, ke mi vizitis tien, 3 semajnoj antaŭe, kaj mi ne pripensis eĉ ''demandi'' al iu! Tamen, se vi demandas al [[Vikipediisto:Biciklanto]], kiu estas belgo, eble li scius la respondon. [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 22:53, 8. Dec 2005 (UTC)
::Dankon! Mi raportos pri tio, kion mi eltrovos ... -- [[Vikipediisto:Jmb|Jmb]] 15:31, 9. Dec 2005 (UTC)
 
== Peto pri gramatika klarigo ==
 
Espereble estas vi, kiu skribis tiun frazon, sed eĉ se ne, eble vi povus helpi min.
Kiel klarigi en tiu frazo la uzon de la adverbo "origine"? <br>
"En 1886, Harvey WILCOX [vilkoks], origine de Kansaso, aĉetis 0,6 km2 da tero de la kamparo okcidente de la urbo de Los-Anĝeleso, ..." <br>
Ĉu oni ne uzu adjektivon, ekzemple "devena el Kansaso" kaj forigu la komojn? <br>
Koran dankon pro via helpo.
Amike, [[Vikipediisto:Lvh|Bea]] 08:39, 16. Dec 2005 (UTC)
:Se vi pensas, ke "devena el" estas pli klara ol "origine de", bonvolu ŝanĝi ĝin!
 
:Mi ne pensas ke "origine de" estas malĝusta, sed eble la frazo estas iomete tro angleca. La komoj tamen, laŭ mi, restu, ĉar la frazo signifas: "HW, (kiu originas/devenas de/el Kansaso), aĉetis..." - do, "HW<big><big><big>''','''</big></big></big> [devena el | origine de | devena de | Kansasano de origino | Kansasano | elmigrinto de]<big><big><big>''','''</big></big></big> aĉetis..." - prenu vian preferatan el la krampoj! "HW devena de Kansaso" en unu frazo sen komoj donas tro da graveco al lia origino, ekz:
:*"'''HW devena el K''' aĉetis bienon" - tiu kansasana HW, kaj ne la kaliforniana HW aĉetis bienon. Kvazaŭ "HW devena el K" estas lia nomo, kiel "Karlo la Granda".
:*"'''HW''', devena el K, aĉetis bienon" - HW aĉetis bienon. (Li estis kansasano). La komoj estas uzataj parenteze, kiel post-penso. Aŭ simile kiel "HW, bienvendisto de Kansaso, aĉetis bienon"
 
:Kial mi uzis adverbon anstataŭ adjektivon? Mi simple preterlasis parton de la frazo, ekz "origine ''(li estis)'' de Kansas". Same kiel supren vi trovas adjektivo sen substantivo "prenu vian preferatan ''(vorton)'' el la krampoj".
:Aŭ gramatike, "de Kansaso" estas priskribo, do agas kiel adjektivo. "Origine" priskribas la priskribon, do agas kiel adverbo. Mi povas diri "Miaj haroj, origine nigraj, nun estas blankaj" aŭ "Miaj haroj, origine de helbruna koloro, nun estas blankaj" - ĉu vi ne pensas?
:Aŭ eble la frazo estis nur laŭvorta traduko de la angla "''originally from Kansas''". "Devena de" ŝajnas pli preciza, do ŝanĝu ĝin. Mi ne estas gramatika spertulo, kiel vi povas vidi!
 
:Interesa demando. [[Vikipediisto:Le Hibou|Le Hibou]] 10:51, 16. Dec 2005 (UTC)
 
== koordinatoj ==
 
Estimata samideano,
kvankam mi estas sufiĉe sperta en la lingvo, tamen komputilo estas por mi daure problemo. Miaj pli spertaj filoj kelkfoje klarigadis al mi, kion fari, sed post kelkaj horoj mi denove scias nenion. Certe vi komprenas, ke mi ne povas ĉiutage eksidi al komputilo por aldoni ion al Vikipedio. Mi strebas almenau iam perfektigi interesajn kontribuaĵojn. Mia hobio estas geografio, tial mi aldonadas precipe geografiaj koordinatojn. Mi ege dankas al vi pro la ŝablono, kiun mi nun povos uzi.
En listo de Vikipedistoj mi troviĝas jam pli ol unu jaro. Sed erare mi estas sub Bohemio anstatau Ĉeĥio. Ĉar mi verŝajne ne kapablas tion ŝanĝi, tial tio ne gravas por mi. Same Babelturo.
Kore salutas vin
[[Vikipediisto:Votoček|Votoček]] 16:27, 30. Dec 2005 (UTC)--[[Vikipediisto:Votoček|Votoček]] 16:27, 30. Dec 2005 (UTC)
 
== Freneza roboto ==
 
Kial vi forviŝas '''ĉion''' tion kion aldonis la roboto? Ekzemple de [[Lovendegem]] vi forviŝis ankaŭ kategorion, kaj la artikolo denove iĝis nekategoriita!!! [[Vikipediisto:Maksim|Maksim]] 07:07, 16. Feb 2006 (UTC)
 
Kaj de [[Sainte-Chapelle]] vi forviŝis ankaŭ taugajn bildon kaj komunejajn ligojn! [[Vikipediisto:Maksim|Maksim]] 07:37, 16. Feb 2006 (UTC)