Vendsyssel-Thy: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 jaroj
sen resumo de redaktoj
Oni tamen malofte kalkulas ĝin aparta unuo. Ĝi konsistas de tri areoj kiuj multpli ofte aludatas ol la tuta insulo, ĉefe pro tio, ke ĝi antikve ne estis [[insulo]]. La tri areoj estas:
 
* ''[[Vendsyssel]]'', plej granda parto oriente kaj norde (en la eksa [[Nordjutlanda provinco]])
* ''[[Hanherrederne]]'' en la centro (dividita inter la eksaj provincoj Nordjutlanda kaj Viborg)
* ''[[Thy]]'' okcidente (en la eksa [[provinco Viborg]], krom la plejsuda parto, [[Thyholm]], en la eksa distrikto Ringkjøbing).
 
Vendsyssel-Thy iam konektis kun restanta [[Jutlando]] 13-kilometre longa kaj 1-kilometre larĝa [[istmo]], [[Aggertange]] limiginta la [[Norda maro|Nordan maron]] de [[Limfjorden]]. Ĝi insuliĝis la [[3-a februaro|3-an februaro]] de [[1825]] kiam [[inundo]] kreis [[kanalo Agger|kanalon Agger]] tra la norda parto de la istmo. Alia inundo en [[1862]] kreis [[Kanalo Thyborøn|Kanalon Thyborøn]] tra centra Aggertange, kaj Kanalo Agger ekŝtopiĝis per [[sablo]], fermiĝante en [[1877]]. Tiel ĉi la insulo iomete pligrandiĝis.