Burzum: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
Komencis la paĝon
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:50, 17 mar. 2012

Burzum estas muzika projekto de Varg Vikernes (origine sub pseŭdonimo Grafo Griŝnak), fondita en 1991 en Bergen, Norvegio. La projekto baldaŭ eminentiĝis en la frua Norvegia nigrametala sceno.[1] Dum 1992 kaj 1993 Burzum registris kvar albumojn, tamen en 1994 Vikernes estis kondamnita al enprizonigo pro murdo de gitaristo Øystein "Euronymous" Aarseth kaj bruligo de kelkaj kirkoj.

Burzum
Deveno Ŝablono:Flagicon Bergen (komence), (poste)
Ĝenroj Nigra metalo
Dark ambient
Aktivaj jaroj 19911999
2009–nuntempo
Eldoninto Deathlike Silence
Cymophane
Misanthropy
Byelobog
Retejo http://burzum.org/
Membroj

Varg Vikernes

vdr

Emprizonate, Vikernes registris du albumojn en ĝenro dark ambient, uzante nur sintezilon, ĉar drumoj aŭ gitaroj neatingeblis por li. Post liberiĝo, li registris du pozitive kritikitajn albumojn. Burzum estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj nigrametalaj formaĵoj. En la filmo Metal: A Headbanger's Journey, reĝisoro Sam Dunn priskribis je Vikernes kiel "la plej fifama metalmuzikisto de ĉiu tempo".[2] Dum sia kariero, Varg penas kreadi distingiĝan sonon, unikan por Burzum.[3]

Historio

Fruaj jaroj (1991–1993)

 
Logotipo de Burzum, aperita sur la kovrilo de Demo II

Ekde 1989, Vikernes ludis en la kurte ekzistinta grupo Old Funeral, kiu ankaŭ konsistis el la membroj, kiu poste fondis la grupon Immortal. Li ludis gitaron en la grupo ĝis en 1991 li eliĝis por fondi sian solan projekton, Burzum. Baldaŭ post registri du demonstraĵajn kasedojn, li iĝis unu el la movfortoj de la Norvegia nigrametala sceno. Per siaj demonstraĵoj, li altiris atenton de Øystein ‘Euronymous’ Aarseth el Mayhem, kiu apenaŭ fondis je Deathlike Silence Productions. Aarseth subskribis je Burzum al la muzikeldonejo, kaj baldaŭ Burzum komencis registri sian memtitolitan debutan albumon. Laŭ aŭtobiografio de Vikernes en lia retpaĝaro, li strebis registri la albumon en la plej malbona kvalito, kiam la sono ankoraŭ kompreneblas, ĉar tio estis tipa por la frua Norvegia nigrametala sceno. La debuta albumo estis eligita en 1992, iĝinte la dua albumo, eligita ĉe Deathlike Silence Productions. Laŭ Vikernes, Euronymous el Mayhem ludis bason por la kanto "War" el tiu albumo "nur por ĝojo".

 
Logotipo, uzita inter 1991 kaj 1994

Vikernes asertas, ke neniu koncerto de Burzum estis ludita, kvankam li unufoje interesiĝis pri tio, do Samoth el Emperor aliĝis al la projekto kiel basisto, tamen aperis nur en Aske EP. Erik Lancelot ankaŭ estis vokita por iĝi drumisto, tamen ne partoprenis registri iun ajn materialon de Burzum, kaj ludis neniun rektan koncerton samkiel Samoth. Vikernes tiam perdis intereson pri rektaj koncertoj, kaj asertis, ke li plu bezonas pri neniuj sesiaj muzikistoj. La dua albumo, Det som engang var, estis registrita en 1992 kaj eligita en 1993.

Jaroj en prizono (1994–2009)

Ŝablono:Ĝermo-muziko

Albumaro

Ŝablono:Ĝermo-muziko

Referencoj