Alando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Fakte Alando kompreneble ne estas "insulo...", sed "insularo en la Balta Maro", sed tia kategorio ankoraŭ ne ekzistas.
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Flago-de-Alando.svg|thumb|right|[[Flago de Alando]].]]
'''Alando''' ([[Sveda lingvo|svede]] ''Åland'' ['o:land]; [[finna lingvo|finne]] ''Ahvenanmaa'' [ahvenanma]) estas insularo en la [[Balta Maro]] inter [[Svedio]] kaj la sudokcidento de la kontinenta Finnlando, aŭtonoma gubernio kaj [[Provincoj de Finnlando|provinco]] de [[Finnlando]] kun 26&nbsp;923 loĝantoj (91,7 % svedlingvaj; 2006-12-31). Ĉ. 6&nbsp;500 insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj; tera areo sume 1554 km<sup>2</sup>. Alando havas propran flagon kaj proprajn poŝtmarkojn. La ĉefurbo [[Mariehamn]] havas 10&nbsp;780 loĝantojn. Ĝis la [[31-a de decembro]] [[2009]], kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne ''lääni'') estis malfonditaj, la teritorio ankaŭ estis unu el sume ses gubernioj en [[Finnlando]].
 
Alando havas propran parlamenton (''lagting'') kun 30 membroj. Ĝi decidas pri la buĝeto de la provinco kaj faras leĝojn pri aferoj kiuj apartenas al la sfero de aŭtonomeco: instruado, lernejoj kaj kulturo; sociala prizorgo kaj sano; ekonomia vivo; interna trafiko; protektado de la medio; komunuma administrado; polico; poŝto; radio kaj televido. En tiuj aferoj la provinco funkcias proksimume kiel suverena ŝtato. En aliaj aferoj validas la leĝoj de Finnlando, kiu do zorgas, ekzemple, pri eksterlandaj aferoj, kriminala kaj civila juro, juĝejoj, dogano kaj mono.