Ferenbalm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
 
==Geografio==
La komunumo Ferenbalm situas en la [[Svisa Mezlando]] ĉe la okcidenta flanko de la rivero [[Sarino]] proksimume 20 kilometrojn okcidente de la centro de la [[federacia urbo]] [[Berno]]. La komunumo konsistas el la ok vilaĝoj Ferenbalm (nomdona vilaĝo sur alteco de 485 m [[s.m.]] en okicdento de la komunumo), [[Biberen]] (sur alteco de 479 m [[s.m.]] en sudo de la komunumo ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 1), [[Gammen]] ([[eksklavo]] sude de la cetera komunuma teritorio sur alteco de 529 m [[s.m.]]), [[Jerisberg]] (kie situas la stacidomo Ferenbalm-Grurü sur alteco de 496 m [[s.m.]] kun la setlejoj Jersiberghof kaj Jersiberg), [[Haselhof]] (sur alteco de 495 m [[s.m.]] en sudoriento de la komunumo ĉe la bordo de la [[kanjono]] de [[Sarino]]), [[Kleingümmenen]] (sur alteco de 495 m [[s.m.]], kie troviĝas la stacidomo Gümmenen, kaj kiu fakte komplete kunkreskis kun Gümmenen, kiu apartenas al la najbara komunumo Mühleberg), [[Rizenbach]] (sur alteco de 516 m [[s.m.]] sudoriente de la centro de la komunumo ĉe la disbranĉiĝo de la kantona ĉefvojo n-ro 10 de la kantona ĉefvojo n-ro 1) kaj [[Vogelbuch]].
<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=582673&y=199702# Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>