Ferenbalm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 36:
 
==Historio==
La politika komunumo Ferenbalm estis fondita post la [[Helveta Revolucio]] de la jaro [[1798]] per kunigo de la vilaĝoj [[Biberen]], Ferenbalm, [[Gammen]], [[Jerisberg]], [[Haselhof]], [[Kleingümmenen]], [[Rizenbach]] kaj [[Vogelbuch]]. La unua dokumenta mencio de Ferenbalm datiĝas el la jaro [[1123]] kiel ''villa de Balmis''. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj restaĵoj kaj tombejoj el la [[Hallstatt-epoko]] kaj restaĵoj de setlejo el la [[Romio|romia tempo]]. Dokumento, kiu mencias donacon de Balm de la reĝo de Burgonjo al la [[Abatejo de Klunizo]] en la jaro [[961]] evidentiĝis kiel falsigo, vera estas la dokumento de 1123, kiu konfirmas havaĵon de la abatejo en Ferenbalm. La regiono de Ferenbalm en la 13-a jarcento fariĝis havaĵo de la Senjourjo Oltigen, kiu en la jaro [[1410]] estis akirita de la urbo [[Berno]]. Berno submetis la teritorion sen la tribunaloj de Gammen kaj Bibern, kiuj nur poste fariĝis havaĵoj de Berno, al la Kamparvoktejo Laupen, el kiu post la Helveta Revolucio fariĝis la [[distrikto Laupen]] kaj kiu en la jaro [[2010]] estis integrita al la [[administra distrikto Berno-Mezlando]].<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D392.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Ferenbalm'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2005-11-28)]</ref>
 
==Vidindaĵoj==